Esperanta Civito

Post semajno la Zamenhofa skrutinio


Koincide kun la Zamenhofa Tago (Tago de la Esperanta Kulturo, laŭ la Civita Konstitucio) okazos en ok lokoj de la mondo la balotkontrolo pri la elektoj por la Senato de la Esperanta Civito.

La elektoj disvolviĝas kaj poŝte kaj surloke. Okaze de la Zamenhofa festo en urnon aŭ skatolon la skrutiniantoj enmetos la ricevitajn balotilojn, kaj la samon faros per la propra la surlokaj partoprenantoj. Sekvos la skrutinio.

La plejmulto el la balotejoj ricevas kovertojn per poŝto; sed en Afriko preskaŭ ĉiuj voĉdonos dum la Zamenhofaj festoj, ĉar la civitanaro koncentriĝas en aŭ ĉirkaŭ du urboj: Lomeo kaj Buĵumburo. En la burundia ĉefurbo ŝajne temas pri la unua Zamenhofa festo entute.

En la balotejo de Ĉaŭdefono, kie estas enskribitaj 57 voĉrajtaj gecivitanoj, alvenis pli ol duono de la balotiloj, kun laŭdindaj proporcioj: 100% el Ĉeĥio, 71% el Hungario, 55% el Svislando. Ju pli granda la nombro de la voĉrajtaj, des malpli granda la nombro de la balotintoj, laŭ statistika leĝo.

Kiu ne jam voĉdonis kaj ne povos ĉeesti la Zamenhofan Feston, tiu bonvolu tuj sendi sian koverton al la koncerna balotejo.

(fonto: Vickonsulo pri internaj aferoj)

[HeKo 317 6-C, 8 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0396 s s 
  Total: 0.0528 s s