Esperanta Civito

Inaŭgurita la renovigita refektorio de KCE


La Komitato de Kultura Centro Esperantista "baptis" per aŭtenta ĉampano hieraŭ vespere la ĵus refaritan plankon de salono Klara Zamenhof en la Esperanto-Domo, realigitan de la regio pere de diversaj volontuloj, unuavice c-ano Marek Bamberski.

Por la okazo la ĉeestantaj artistoj proponis primicojn: Anjo Amika kantis unuafoje publike "Blanka Flor' ", la himnon proponitan por la Blanka Listo, kiun ŝi reprezentas en la Senato de la Esperanta Civito; Giorgio Silfer prezentis sian kamiŝibajon "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj", per la bildoj desegnitaj de la meksika pentristino Leonora González Torres.

Post tiu inaŭguro, dum la gastoj agrable plu babilis en la salono, kunvenis la Komitato de KCE, sub la prezido de sen. Silfer. Partoprenis c-inoj Mariola Jobin kaj Perla Martinelli (skajpe). Tial ke la sekretario, c-ino Jun Liu, nek ĉeestis nek senkulpiĝis, la Komitato prokrastis la aprobon de ŝia protokolo de la lasta kunveno. Estis formaligita la raporto pri la laboro de la regio. Estis neniu raporto de la komisiito pri ĝardenumado (sen. Dieter Rooke), kiu nek ĉeestis nek senkulpiĝis; estis formaligitaj la raporto de la gekomitatanoj kiuj renkontiĝis 19 aŭgusto 2013 kaj la raporto de c-ano Andrzej Nawrocki, deĵorinto.

La Komitato konstatis ke nur unu el la elirantaj gekomitatanoj (la prezidanto) kandidatiĝis por la estraro elektota de la Asembleo 9 novembro 2013. Tial estos neniu propono de la Komitato mem, sed nur liberaj kandidatiĝoj. Je la 8a de oktobro, limdato por liveri la kandidatiĝojn, la jam liveritaj nomoj de du aliaj kandidatoj (por la postenoj de vicprezidanto kaj sekretario), plus tiuj de eventualaj pliaj kandidatoj intertempe liverotaj, estos komunikitaj al la kunvokitoj.

La Komitato ankaŭ registris du proponojn por la Asembleo, kiuj aldoniĝas al la tagordo. La unua (subskribita de sen. Walter Zelazny) koncernas la tujan deloĝigon de la paro luanta la Privatan apartamenton. La dua (subskribita de sen. Bartek) koncernas la altrudan sintenon de la kunprezidantino de Svisa Esperanto-Societo, s-ino Mireille Grosjean, kromnomata Mirejo, pri la interna vivo de KCE.

[HeKo 540 9-B, 28 sep 13]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0743 s s 
  Total: 0.0889 s s