Esperanta Civito

Bela reklama atingo ĉe MIGROS

MIGROS estas la plej grava ĉeno de grandaj magazenoj en Svislando. Tiu ĉi federacio de kooperativoj, kies nomo franclingve signifas "duongroce", havas kelkajn apartajn trajtojn: ekzemple ĝi ne vendas alkoholaĵojn kaj ĝi financas kulturan aktivecon per fiksa  procento de siaj profitoj.

Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare MIGROS reklamas per grandaj afiŝoj kiuj samtempe esprimas bondezirojn. La ĉi-jara afiŝo montras grandan ruĝan kandelduon en formo de litero M. Sub la bildo, aperas la bondeziro en iu fremda lingvo, kaj malgrande la tradukon al la franca. Unu el la afiŝoj, videbla diversloke, interalie ĉe fervojaj stacidomoj, tekstas grande GAJAN KRISTNASKON kaj malgrande la klarigo, ke temas pri bondeziro en esperanto. Bela reklamo, ankaŭ por nia lingvo!

[HeKo 317 8-B, 11 dec 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0637 s s 
  Total: 0.0776 s s