Esperanta Civito

Jubileo de la Padova Esperantista Klubo


Kun la patroneco de la Komunumo de Padovo, la Komunumo de Abano kaj la Komerca Ĉambro de Padovo dimanĉon, 20 oktobro 2013, la Padova Esperantista Klubo "Giovanni Saggiori" festis sian centjariĝon en la Centro Sankta Gaetano, luksa publika instalaĵo.

Post esperantlingva romkatolika meso en apuda preĝejo, antaŭ okdeko da personoj venintaj el dudeko da urboj salutis la reprezentantino de la urbestro, Cristina Toso, kaj la skabeno pri instruado, Andrea Colasio, kiu siatempe kiel deputito proponis leĝon pri instrueblo de esperanto en la lernejoj.

La manifestacio ampleksis ekspozicion de antikvaj kaj modernaj libroj kaj dokumentoj, de originala ekzemplero de "La Liro de la Esperantistoj" de 1893 ĝis pluraj verkoj de la serio "Oriento-Okcidento", kun aparta sekcio dediĉita al la tradukoj el esperanto al la itala.

Posttagmeze c-ano Carlo Minnaja, nuna prezidanto, skizis la jarcento-longan historion kun projekciado de okdeko da fotoj pri la ĉefaj eventoj. Konkludis la posttagmezon muzika programero gvidata de majstro Carlos Gubert, bofilo de Giovanni Saggiori, prezidinto de la klubo dum sesdek kvar jaroj.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 542 5-B, 25 okt 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0119 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0528 s s