Esperanta Civito

Birma atesto danke al PEN en Milano


La nova politika situacio en Birmo altiris multe da atento al Birmo, kvazaŭ koloniismo perdita de la poezio de Kiplimg, Mandalay ĝis hodiaŭ: la nuna Birmo kun siaj historiaj luktoj, la hejma izolo de Aung San Suu Kyi, la internaj rasdividoj, la problemoj de la esprimlibero.

Neniu kulturo estas pli aperta ol la esperanta tiurilate, kaj en la Tago de la Esperanta Kulturo, 15 decembro 2013 je 16h00, d-ino Chiara Macconi, delegitino de la Esperanta Centro ĉe la Prizonula Komitato de PEN Internacia, organizas renkonton pri Birmo ĉe la popola librejo de strato Tadino en Milano (metrostacio Porta Venezia). Partoprenos d-ino Ma Thida, kirurgo, verkisto, aktivulino por homaj rajtoj.

Kondamnite je dudek jaroj da prizono pro subteno al Aung San Suu Kyi, ŝi malliberis dum ses, trafante tuberkolozon. Liberigite pro la premo de la internacia komunumo, ŝi publikigis librojn sub la pseŭdonimo Suragamika (kuraĝa vojaĝanto). Konata sialande kiel reliefa intelektulino, ŝi verkis pri la politika situacio en Birmo.

Ŝi redaktis monatan revuon por la junularon kaj aktivis kiel kuracisto ĉe "Muslim Free Hospital" (kun senpaga asisto al malriĉuloj). Dum la mallibero, ŝi eltenis la plej akrajn kondiĉojn danke al budhisma meditado.

Premiita pro sia agado por la homaj rajtoj per "Reebok Human Rights Award" (1996) kaj "PEN/Barbara Goldsmith Freedom to Write Award" (1996).

[HeKo 543 7-B, 8 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0623 s s 
  Total: 0.0758 s s