Esperanta Civito

Anjo Amika la plej aŭskultata en Youtube


La esperanto-kanzono progresas en Youtube, evidente danke al esperantistoj, sed ne nur. Lastatempe la videokanalo publikigis interesan statistikon, laŭ tri blokoj de favorataj kantoj en nia lingvo.

La unua bloko, kun 45 kantoj, vidas Anjon Amikan en la unua loko, per "Bela revo", el kompakta disko eldonita de LF-koop (2002): la kanzonon aŭtoris Francesco De Gregori, tradukis Giorgio Silfer. Post "Bela revo" rekordas "Mi brilu plu" de Kore kaj "Jen" de Alejandro Cossavella.

En la dua bloko, kun 22 kantoj, denove Anjo Amika atutas per la originala kanzono "Napolo tute alias", de Dellaguardia-Rossi, el la sama kompakta disko. Sekvas la du jam menciitaj, sed en inversa vico.

En la tria bloko, kun 29 kantoj, denove Anjo Amika per "Ave Maria" de Bach-Gounod, el la kasedo "Dimanĉa koncerto", eldonita de LF-koop. Ŝin sekvas "Ĉu vi volas danci?" de JoMo kaj denove "Jen" de Alejandro Cossavella.

Dum por Kore kaj Cossavella la sukceso ŝajnas kroni kanzonon pli ol kantiston, la triobla atuto per tri malsamaj kanzonoj premias unuavice Anjon Amikan.

[HeKo 543 9-B, 12 nov 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0811 s s 
  Total: 0.0949 s s