Esperanta Civito

Literatura Kafejo: pozitiva bilanco 2013

Komuna iniciato de Esperanta PEN-Centro kaj Fajszi Amika Rondo, la literaturaj kafejoj en Budapeŝto ekis fine de septembro 2012, kaj atingis sian dekan realiĝon en oktobro 2013, antaŭ ol komenci novan ciklon en 2014.

La literaturaj kafejoj gastis unue ĉe la Domo de Nacioj, kaj ekde la tria ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko. Ili altiris entute kvindek literaturemulojn, inkluzive dek sep de eksterlande. Estas rimarkinde ke, inter la hungaroj, nur duono loĝas en Budapeŝto: de la provinco (plus eksterlando) venas pli da homoj ol el la ĉefurbo mem! En la ceteraj kvar esperanto-renkontejoj de Budapeŝto (Albertfalva, BEM-kulturdomo, Centra Klubo, Medicina Fakgrupo) estas la malo, kaj eksterlandanoj malofte aperas. Laŭ la vesperoj, la literaturaj kafejoj arigis inter minimume ses kaj maksimume dudek kvar personojn.

Sed tiu ĉi komparo ne tre utilas, ĉar la literaturaj kafejoj ne estas klubvesperoj: ili celas prezenti verkistojn kaj plej ofte ties verkojn. La plej asiduaj gastoj estis d-ro Endre Dudich (en februaro kaj marto), kiu tie fermis sian oratoran karieron, kaj d-ro Giorgio Silfer (en la unua kaj la deka), kiu prezentis premiere siajn lastajn teatroverkojn. La dua kafejo gastigis d-ron Vilmos Benczk, la tria gastigis verkiston István Nemere, la sesa tradukiston Imre Szabó, la oka kantistinon Anjo Amika, la naŭa d-ron György Nanovfszky. De eksterlando gastis prof. d-ro Walter Zelazny (en la sepa).

Kutime la vesperon enkondukas la kunordiganto de FAR, samtempe vicprezidanto de la Esperanta PEN, c-ano Nanofvszky. Organize lin helpas c-ino Anna Bartek, vickunordigantino de FAR kaj surloke ofte f-ino Anikó Nemes, esperanto-referantino ĉe la biblioteko. Ŝi ankaŭ prizorgas la koncernan paĝon en Facebook, tamen ne regule.

Venontjare nin honoros kvar eksterlandaj gastoj: la detala programo de la unua jarduono estas jam anoncita. Budapeŝto atendas ankaŭ vin!

(Anna Bartek)

[HeKo 544 2-B, 14 nov 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0171 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0529 s s 
  Total: 0.0700 s s