Esperanta Civito

Saluto de prezidanto Oguinye al Niĝeria kongreso


Karaj amikoj niĝeriaj,

Mi salutas vin okaze de la unua kongreso kiun vi partoprenas en Niĝerio, kaj mi esperas ke, post viaj spertoj, vi lernos kiel la temo de la kongreso sugestas memstariĝi kaj agi laŭplaĉe, sen la influo kaj diktado de eŭropaj imperialistoj, koloniigistoj ks, kiuj pensas erare ke ni daŭre estas infanoj.

En la lastaj tri jaroj, ni laboris formi kaj revigligi veran nacian asocion sen tiuj fiuloj, sed en la lastaj monatoj ili sukcesis parte dividi nin kaj tio realiĝis danke al la kunlaboremoj de kelkaj niĝeriaj kunlaborantoj.

Ni lernas momente forgesi la estinton kaj pardoni unu la alian, sed pri unu fakto oni povas esti certa, kaj tio estas ke la nuna asocio, kiun oni laboris pene kaj senlace por fortigi, ne povas esti aĉetita aŭ uzita por krei malamon aŭ dividon inter la sinceraj sindonemaj geamikoj, kiuj helpis ke ni atingu kie ni momente estas. Ni ĵuris defendi nian asocion de tiaj uloj kaj iliaj kunlaborantoj.

Por viaj rememorigoj, mi heredis mortantan asocion sen mono, anoj kaj kun ŝmiritaj vizaĝoj inter la monda Esperantio, sed en la lastaj jaroj pro personaj oferaĵoj kaj kunlaboremoj de kelkaj geamikoj, kiel la vicprezidanto Mrakpor, Oladipo, Koffi k.a., ni havis/akiris en unu jaro federacian registriĝon kaj oficialan aprobon kiel legitima organizo, ni sukcesis varbi novajn kaj malnovajn membrojn, ni sukcesis esti oficiale akceptita kiel landa asocio de UEA, inter aliaj atingoj. Oni ne permesu tiujn atingojn morti pro la agoj de kelkaj eksterlandaj imperialistoj, ni nepre defendos nian suverenecon kaj lernos agi memstare ankaŭ finance por ke oni ne diktu al ni.

Bedaŭrinde pro politikaj aktivecoj kaj personaj kialoj, mi ne povas fizike esti en via mezo sed ni lernos el niaj eraroj.

Por viaj sciigoj, ekzistas aliaj asocioj sendependaj kun kiuj ni povas havi veran amikan rilaton, sen nenecesaj influoj kaj diktadoj, kaj ni nepre esploros ilin kaj rilatos kun ili, kiel la nuna kun Esperanta Civito. Ni estas liberaj elekti kun kiuj amikiĝi aŭ male. Ni rajtas legi la opiniojn de aliaj, eĉ se ni ne ŝatas ilin, tio estas demokratio.

Mi bedaŭras ke kelkaj el ni ne komprenas la politikadon ene de Esperantio, aparte tion inter ni kaj UEA kaj tial ni fariĝis viktimoj de luktado, kaj eĉ krimoj. Ni kiuj estas longe en Esperantio kiel pioniroj nepre defendos nin de tiaj insultoj kaj simile.

Espereble en 2007 ni okazigos veran nacian kongreson de Esperanto-Federacio de Niĝerio, kaj ne kongreson por niĝeriaj esperantistoj fare de aliuloj. Mi esperas ke la eksterlandaj gastoj pardonos pro la malhelpoj kaj eraroj kiuj povas okazi en ĉi nuna eksperimento, sed almenaŭ ili uzos ĉi okazon konatiĝi kun la virego de Afriko kaj esperas ankaŭ ke la amikoj eksterlandaj, kiuj nuligis viziton al Niĝerio pro la konfuzo, venontjare havos okazon viziti kaj subteni nin.

Simile oni pardonpetos pri la elekto de ĉi akra momento en nia politika historio. En kelkaj ŝtatoj, oni komencis la procezon de nacia voĉdono per la primaraj voĉdonoj, ankaŭ en la mia, kaj morgaŭ ni survojos al Abuja, nia ĉefurbo, kie okazos la primara elekto por selekti la oficialan kandidaton de mia partio por la prezidenta voĉdono venontjare. Malgraŭ tio mi deziras al vi bonan kaj sukcesan kongresumadon en la historia urbo Badagrio.

(Prince Henry Oguinye, EFEN-prezidanto)

[HeKo 318 1-A, 14 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0585 s s