Esperanta Civito

La fiaskintaj KCE-kampanjoj de Mirejo Grosjean

Aprobante per tre larĝa plimulto la rezolucion proponitan de Bartek kaj aliaj, la Asembleo de KCE agnoskis ke la du kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo agas kontraŭ la interesoj de Kultura Centro Esperantista, kaj specife s-ino Grosjean per malstabiligaj kampanjoj.

S-ino Mireille Grosjean neniam donacis eĉ unu centimon al Kultura Centro Esperantista, konsekvence estas nek donacinto (kun la rajto ĉeesti la KCE-Asembleojn, sen voĉrajto) nek apoganto (donacinto de almenaŭ 180,- CHF jare, kun voĉrajto). En tia statuso ŝi situas jam de antaŭ 1994, kiam ŝia KCE-prezido (kaj komitataneco entute) ĉesis pro demisio. Do ŝi havas nenian rajton interveni en la KCE-aferojn. Tamen ŝi iniciatis du kampanjojn, kiuj ambaŭ mizere fiaskis.

La unua estis cirkulero al svisaj esperantistoj, datita 21 aŭgusto 2013, kun tiaj asertoj:

[1] Evoluas la situacio che Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds.
Ekde septembro 2012 loĝas tie Dieter Rooke kaj lia edzino Jun Liu el Chinio.
> Unua falsa informo: jam tri semajnojn antaŭ la cirkulero c-ino Liu ne plu loĝis en la KCE-domo, sed en la Berna kantono, dungite de ĉina restoracio en Interlaken. Kaj tien ĵus migris ankaŭ ŝia edzo, kiu pensiiĝis preskaŭ samtempe.

[2] En julio 2013 la plimulto de la Komitato petis sk[r]ibe la organizadon de eksterordinara ĝenerala asembleo (3 el 5 membroj de la nuna estaro de KCE do). La prezidanto rifuzis, konsiderante tion kontraŭstatuta.
> La statuto postulas ke la peton faru almenaŭ kvinono de la voĉrajta membraro. Tiun kvorumon la petintoj ne atingis, kaj la prezidanto ne povis kunvoki.

[3] Tamen nun la prezidanto anoncas tian eksterordinaran gheneralan asembleon, ĉar pli ol kvinono de la membroj postulas tion. La dato estas la 9a de novembro 2013 che KCE, strato Postiers 27 en La Chaux-de-Fonds. Komenco je 9h30 (unua kunvoko), 10h00.
> Venis dua peto, subskribita de aliaj KCE-anoj, ĉi-foje kun adekvata kvorumo, kaj la prezidanto tuj kunvokis.

[4] En la statuto de KCE legiĝas resume: Ĉiu institucio, kiu havas sian sidejon en Svislando, havas poŝtĉekkonton kaj uzas Esperanton rajtas havi delegiton membron A en la Kultura Konsilio de KCE. Do la lokaj kluboj kun asocia strukturo povas sendi iun personon kaj fariĝas voĉdonrajtaj.
Loka klubo, establo, devas liveri al KCE sian statuton kaj jarraporton 2012. Por verki statuton, mi povas helpi, ĉar mi faras tian helpon por ILEI-sekcioj tra la tuta mondo post kunlaboro kun advokato juristo.
> S-ino Grosjean instigis societojn akiri voĉrajton kaj pretis helpi ilin por preterpasi la statutajn normojn. Sed nur du societoj laŭis ŝian malicon kaj kontaktis la sekretariejon de KCE, el kiuj unu estrata de Grosjean mem: kaj ili nur parte plenumas la kondiĉojn en la statuto, do ne estas akcepteblaj.

[5] Plie: iu individuo rajtas voĉdoni kiel apoganto, se li aŭ ŝi subtenas la Asocion KCE. Laù la lastaj decidoj de la Ĝenerala Asembleo de KCE la subteno devas atingi 180,- (CHF). Do iu povas pagi tiun sumon al KCE, aperi en novembro, tiel fariĝi membro por 2013 kaj voĉdoni dum tiu asembleo.
> Neniu individuo aŭskultis la inviton de s-ino Grosjean, probable ankaŭ ĉar aliaj pli atentis la statutajn normojn ol ŝi: al la Asembleo estis kunvokeblaj nur la voĉrajtaj pri la bilanco 2012, nome la kunvokitoj por la ordinara Asembleo de januaro 2013. Cetere, la Asembleo de KCE estas aŭ ordinara aŭ eksterordinara, neniam "ĝenerala": tiu epiteto ne ekzistas en la KCE-statuto.

La supra estas la unua fiaskinta KCE-kampanjo de Mireille Grosjean. Ni vidu la duan.

Tra Avaaz ŝi lanĉis alvokon, celante almenaŭ cent subskribojn por mallonga teksto kiu enhavis falsajn asertojn. Kurioze ili malaperis kiam la listo de la subskribintoj estis liverita al la Asembleo de KCE. La subskriboj (inkluzive de pseŭdonimaj kaj sen familia nomo) estis nur 67. El ili, malpli ol duono estis svisoj. Neniu el la kunfondintoj de KCE (interalie s-roj Claude Gacond kaj Olivier Tzaut) subskribis. Eĉ ne la KCE-komitatanoj kiuj petis kunvokon de eksterordinara Asembleo. Kaj el la sesdeko da aŭtentaj subskribintoj nur deko metis piedon en KCE dum la lastaj dudek jaroj.

La fiasko de tiuj du kampanjoj kaj la rezulto de la KCE-Asembleo pruvas mankon de konfido en la konduto de s-ino Mireille (Mirejo) Grosjean. Ni aldonu ke ŝi tute ne provis kontakti, skribe, telefone aŭ persone, la Komitaton de KCE aŭ ĝian prezidanton. Vera modelo de publikrilata kapablo!

(Kultura Centro Esperantista)

[HeKo 544 6-B, 18 nov 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0605 s s