Esperanta Civito

Unuaj agnoskoj de la enketata sen. Rooke

En intervjuo la enketata sen. Dieter Rooke komencas agnoski siajn minacojn kontraŭ c-ano Marek Bamberski kaj eĉ denuncon ĉe la polico. Li tamen ne agnoskas la koruptoklopodon, kiu, estante delikto kontraŭ la Civita bono, metus finon al lia politika kariero. Siaflanke c-ano Bamberski plene konfirmas la enhavon de sia letero, el kiu originas la nuna enketa procedo koncerna la ruĝan senatanon.

Jen la vortoj de c-ano Bamberski: "Dieter Rooke diris al mi: "Mi pagos al vi CHF 1.000 el mia poŝo se vi ne faros tiun laboron. Se vi rifuzas, mi iros al la polico denunci vin kaj vi pagos kelkcent frankojn da monpuno". Post du tagoj li revenis kaj vorte atakis min: "Vi daŭre estas ĉi tie?!! Vi ne traktas min serioze. Vi estos denuncita…"

Sen. Rooke agnoskas ke li proponis tiun sumon, sed nur kiel privatan donacon por rekompenci volontuladon faritan en junio 2013. Supozeble tamen la alparolito komprenas la diferencon inter privata donaco senkondiĉa kaj korupta propono, akompanata de ĉantaĝo kaj minaco. Sen. Rooke efektive agnoskas la minacon kaj ĝian konkretigon: "Bamberski skribis tion, kion li rememoris el nia dialogo. Fakte mi poste denuncis la aferon ĉe la polico, laŭ konsilo de la svisa sindikato Unia."

Se Esperantiano trovas ke io ne estas en ordo kun alia Esperantiano, li ne denuncu ĉe la polico, sed sin turnu al la arbitracia instanco de la Esperanta Civito. Fakte Rooke kondutis nur kiel germano persekutanta polon, sen respekto al alies homa digneco.

Kompreneble, ĉar la intervjuo estis farita de persono kies ĵurnalisma etiko estas pridubinda kaj kontestata, necesas efektiva deklaro ĉe la Kortumo por certi pri la aŭtenteco de tiuj vortoj. Siaflanke, c-ano Bamberski pretas konfirmi ĉie sian akuzon. Do ankaŭ okaze de la baldaŭa Kortuma aŭdienco.

[HeKo 544 8-C, 20 nov 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0547 s s