Esperanta Civito

Claude Piron proponita por KCE-honorigo


La Komitato de Kultura Centro Esperantista, sub la nuna prezido de c-ano Giorgio Silfer, proponas al la Asembleo de KCE dediĉi la Novan Salonon je la nomo de Claude Piron (1931[1945]-2008). La vidvino donis sian aprobon pri la ideo, kaj se la formala akcepto okazos fine de februaro, la inaŭguro de salono "Claude Piron" disvolviĝos 10 aŭgusto 2014, kadre de la kolokvo "Vivanta lingvo de vivanta komunumo" (9-15 aŭgusto 2014).

Claude Piron estis membro kaj mecenato de KCE ekde la unuaj jaroj de ĝia ekzisto. Li kontribuis intelekte kaj finance al la vivo de la kulturcentro, precipe en la unua epoko de Internacia Feria Altlernejo. Denaska belgo kun svisa ŝtataneco, longe vivinta ekster Eŭropo, kun profundaj konoj pri tre malsamaj civilizoj (kiel la hispana, la rusa kaj la ĉina), origine hebrea, Claude Piron estis efektive transnacia klerulo.

Lia lingvokoncepto (esprimita plej detale en la libro "La bona lingvo") ne vekis entuziasmon en multaj aktivuloj de KCE: Claude Gacond kritikis ĝin publike, kaj ĝi ne plaĉis al la raŭmistoj -- Piron mem fakte ne komprenis la raŭmismon. Misefikis al lia bildo ankaŭ la uzo de liaj tezoj kiun faris la "bonlingvanoj", parte misaplikante ilin: lia slogano "Ne Zamenhof inventis esperanton, sed Esperanto trovis zamenhofon" ne kongruas kun la hiperfundamentismo de la "ŝtona lingvo".

Sed la diverĝo de ideoj ne nepre signifas mankon de estimo. Tial estas aparte bonvena ĉi tiu Komitata propono, kiun la Asembleo diskutos 22 februaro 2014, plej probable aprobante ĝin kaj la konsekvencan inaŭguran feston.

[HeKo 546 6-B, 4 dec 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0683 s s 
  Total: 0.0840 s s