Esperanta Civito

Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj 65-jara


Ĉu la konceptoj de demokratio, homaj rajtoj, civitaneco, estas vere universalaj, aŭ ili estas nur la historia produkto de la okcidenta kulturo? Tiu ĉi demando estas tre insida, ĉar ĝi iel solidaras kun la diskreditantoj de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj. Tiuj diskreditantoj klopodas senvalorigi la epiteton "Universala", por kiu René Cassin longe batalis. Li zorgis, ke la rajtoj priskribitaj en la Deklaracio estu agnoskitaj ne nur je internacia nivelo. Li montris ke tiuj rajtoj ne koncernas civitanojn aŭ migrantojn el unu ŝtato aŭ alia, sed koncernas la individuojn apartenantajn al la sama frataro. En tiu ĉi ideo situas la universala valoro, kaj tiu ĉi universalismo igas la Deklaracion profunde valora.

La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj atingas hodiaŭ sian sesdekkvinan datrevenon. Interalie ĝi estas, kune kun la Pakto de la 10a de aŭgusto 1998, la fundamenta referenco por la Esperanta Civito. Ĝi estas por ni leĝo same valida kiel la Konstitucio. Estas do tute oportune dediĉi al ĝi nian atenton, kaj specife dediĉi la atenton al tiuj punktoj kiuj plej koncernas la esperantan popolon.

La unua koncernas la idealon de paco. La esperanta estas pacifisma popolo. "Standardo nia, de sangverŝo pura, / portas koloron verdan de l' esper' ", versis nia poeto Emeriko Baranyai (Emba). Rifuzi la militon kiel rimedon de internaciaj rilatoj povas konduki al ekvacio: armeo egale al milito. Sed estas inverse. Ne la armeo generas militemon, sed la militemo generas armeon. Se ne ekzistus armeoj, tio ne aŭtomate signifus, ke ne ekzistus militoj. Antaŭ ol ekzistis armeoj, oni batalis organizite laŭ klanoj. Antaŭ ol ekzistis la deviga militservo, oni batalis per mercenarioj, gvidataj de nobelaro. Por esti pli preta al la milito, la tuta socio tendencis strukturiĝi laŭ hierarkia akso.

La armeoj estas la rezulto, ne la kaŭzo de la problemo. Pacifismo bazita nur sur rezigno pri armeoj estas surfaca pacifismo, kiu ne kapablas atingi la radikon de la konfliktoj, kaj sekve ne kapablas deŝiri tiun radikon, kiu ĉerpas nutron el la humo de la homa naturo, samtempe agresema kaj sociema. Eduki tiujn du ecojn, turni ilin de la konflikto inter homoj kaj homoj al la civila protektado ekologie inspirita: jen la defio por mondo en paco, por mondo de paco.

Ni estas pli ol samideanoj. Ni estas civitanoj. La samideanoj povas iluzii, ke la paco koincidas kun la trankvilo, kun la neglekto pri la problemoj, kun la kosmetiko pri movado jam senmova. Por la civitanoj, Paco estas alio. Laŭ la indiana saĝo, "paco ne estas nur la kontraŭo de milito, ne nur la periodo inter du militoj – paco estas multo pli; paco estas la leĝo de la homa vivo; paco estas tiam, kiam ni agas juste kaj kiam inter ni ĉiuj unuopaj homoj kaj ĉiuj popoloj regas justeco." Tia estas la koncepto pri paco, en la nova Esperantio.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 547 3-C, 10 dec 13]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0489 s s 
  Total: 0.0643 s s