Esperanta Civito

Ankaŭ Hispanio kaj Hungario ekster EEU

Ne nur la brita, sed ankaŭ la hispana (HEF) kaj la hungara (HEA) landaj asocioj (aliĝintaj al UEA) malaliĝis de Eŭropa Esperanto-Unio, prezidata de la irlanda diplomato Seán O'Ryan kaj sekretariata de la kroata aktivulo (rifuĝinta en Slovenion frue en la 1990aj) Zlatko Tišljar.

La reprezentinto de HEA en EEU, d-ro Lajos Molnár el Budapeŝto, kristano, milde klarigas:

"Laŭ mia scio ankaŭ HEA ne plu estas membro de EEU. La kaŭzo povas esti, ke HEA ne povas pagi la modestan membro-kotizon. Ĉiuokaze mi jam antaŭ pli ol unu jaro demisiis pri mia kontaktpersona rolo. Ĝis kiam mi ankoraŭ ricevas la mesaĝojn kaj informojn de EEU, mi plusendas ilin al la listo de <heamembraro>.  Laŭ mia opinio HEA devus esti (almenaŭ) membro-observanto de EEU." D-ro Molnár ĝentile prisilentas la publike ofendan kritikon kiun li ricevis de s-ro Tišljar, dum la EEU-kongreso en Maribor, 2007.

Multe pli drasta kontraŭ la EEU-sekretario estas la prezidanto de HEF, Antonio del Barrio el Madrido, politike orientita laŭ PSOE (socialista partio): 

"Mi apriore ne havus grandan problemon kun la priskribita origina celo [de EEU]: konservi la pacon en Eŭropo kaj favori la egalecan komunikadon en Eŭropa Unio. Sed tiu elirpunkto (...) prenas kiel aksiomon iun specifan ideologion, kiun Zlatko defendis en siaj publikigaĵoj, sed kiu neniel povas esti oficiala ideologio de Hispana Esperanto-Federacio nek (mi konjektas) de la ceteraj landaj asocioj de UEA. Nome, ke oni devas evoluigi komunan eŭropan identecon. Zlatko certe rajtas defendi sian ideologion kiel individuo, sed ne kiel sekretario de EEU, kaj ne rajtas trudi ĝin al la asocio. (...) Nenio pli similas al sekto ol tiaj identecaj politikoj, kaj ne mankas ekzemploj pri tio eĉ ene de nia movado." Laŭ tio, s-ro del Barrio aludus negative interalie al la katalunistoj de KEA, kiuj ankaŭ subtenas identecan politikon, sed tute alidirekten.

Krome diras s-ro del Barrio: "Se ni devas obei blinde la politikojn de la eŭropaj aŭtoritatoj, por pluvivigi EEU-n, nu, tiam pli bone oni ja malfondu la asocion. Kreu personan ideologian grupon, aŭ aliĝu al la esperantistaj politikaj partioj, tio ja estas via rajto, sed ne misuzu la nomojn de la eŭropaj asocioj."

Eble estas tempo ke Zlatko Tišljar (iam arda subtenanto de la dua Jugoslavio) rezignu pri la EEU-sekretarieco: li povus fari tion dum la venonta kongreso en Rivero (Kroatio), 5-12 julio 2014.

[HeKo 547 8-A, 14 dec 13]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0547 s s