Esperanta Civito

Parlamenta sesio kunvokita en majo 2014

La du branĉoj de la Civita Parlamento estas kunvokitaj al Budapeŝto, 17 majo 2014. La Senato kunvenos matene, la Forumo posttagmeze, ambaŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey.

La tagordo de la Senato inkluzivas la ĵuron de la anstataŭanto de la karmemora Ljubomir Trifonĉovski, en la Verda grupo: temas pri c-ano Marc Hiltbrand, se li rezignos pri sia posteno en la Forumo, kie li reprezentas la kooperativon de Literatura Foiro, kies prezidanto li estas. Eblas ke ankaŭ alia grupo, la Ruĝa, anstataŭigos unu el siaj membroj, pro apliko de la artikolo 6 de la reglamento al sen. Dieter Rooke, post la Kortuma verdikto kiu agnoskis lin koruptema. Krome, la Senato estos vokita ratifi la novan Vickonsulon.

Rilate leĝofaradon, la Senato okupiĝos pri la definitiva teksto de la leĝopropono pri simboloj, specife pri la uzo kaj situigo de la flago.

La Forumo elektos la novan Kortumon kaj interalie diskutos pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo.

Pliaj tagorderoj estos anoncitaj al la geparlamentanoj dum la venontaj semajnoj.

[HeKo 549 1-C, 2 jan 14]  

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0438 s s 
  Total: 0.0568 s s