Esperanta Civito

Duoble riska prognozo por prezidanto Fettes

Intervjuite (same kiel la Konsulo kaj la estro de la Blanka opozicio en la Esperanta Civito) fare de "La Ondo de Esperanto", la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio allasis sin al duoble riska prognozo.

Laŭ d-ro Mark Fettes, "La daŭra falado en la membronombro de UEA estas tre zorgiga. Mi estas konvinkita, ke tio ne estas historie necesa, sed rekta sekvo de tro hezitema kaj malrapida modernigo de la varbmetodoj, servoj kaj agadoj de la Asocio. Unu mezuro de la sukceso de mia prezidanteco estos tio, ĉu ni remetos la Asocion sur la vojon al kresko – ne nur al ses aŭ sep mil membroj, sed al dek mil kaj pli. Do, 2013 espereble markos la nadiron de tiu statistiko".

Efektive la organo de la asocio havas nun malpli ol tri mil abonantojn, kio forte spitas la ambicion de la nova redaktoro, Fabrício Valle, havi pli ampleksan revuon: la ĝenerala direktoro de UEA tuj rimarkigis, ke necesus almenaŭ kvar mil abonoj.

La prezidanto meritas laŭdon pro sia sincereco; tamen li elmetas sin al duobla risko. Unuflanke, estas certe ke lia espero restos pia deziro: la meza aĝo de la UEA-anaro estas tro alta, por antaŭvidi facilan anstataŭigon de forpasintoj aŭ retiriĝintoj dum la venontaj dek jaroj. Aliflanke, mezuri sian sukceson per la membrokresko estas kontraŭefike ne nur pro la tro alta probablo de malkresko, sed ankaŭ pro la malkongruo kun "strategia vizio" de moderna internacia neregistara organizo, kies sukceso mezuriĝas ne laŭ pagitaj kotizoj, sed laŭ realigitaj projektoj.

Eblas alternativo: aŭ d-ro Fettes pensas pri senpaga kotizado (kio portus la nunan asocion al financa kolapso); aŭ li ankoraŭ ne eniris Esperantion.2 -- kio estas stranga por modernulo, kaj en plena kontrasto kun samloka profilo, desegnita de prof. d-ro Tonkin pri li: "unu el la ĉefaj motoroj malantaŭ la reta uzo de Esperanto (precipe Lernu.net), homo tute ĉehejme en internacia medio, kaj homo kiu komprenas ke oni aliru kaj entuziasmigu aliajn homojn per rekta senpretenda elvoko de ties plej bonaj motivoj".

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 549 5-A, 6 jan 14]

Komentarias s-ro Fabrício Valle:
Por la aŭguristo, kiu skribis tiujn vortojn [pri la meza aĝo en UEA], la mondo estas lago de stagnanta akvo... Mi konsentas, ke sukceso mezuriĝas laŭ realigitaj projektoj. Unu el tiuj projektoj - ne la nura - estas ĝuste kreskigi la membraron. Internacia neregistara organizo kiel UEA bezonas grandan kaj aktivan membraron por atingi siajn celojn. Tamen, la mono de la kotizoj helpas, sed ne povas esti la granda enspezofonto.

Simpla enkoduko de senpaga kotizado povas ja porti la nunan asocion al financa kolapso, sed ne se paralele al la enkonduko de senpaga kotizado la nuna asocio submetus sin al grandaj internaj ŝanĝoj. Alivorte: se la nuna asocio fariĝus nova asocio, tiu senpaga kotizado eblus. Sed tio postulus grandan restrukturiĝon de la tuta movado (ne nur de UEA). Grandaj ŝanĝoj en la pensmaniero de la tuta esperantistaro estas necesa premiso por revolucio en la maniero labori por kaj per Esperanto kaj sekve evoluigi ĝisfunde la rolon de Esperanto en la nuna mondo.

Resume: miaopinie UEA ekmarŝas, sub la reĝisorado de Mark Fettes, sur la vojon de granda evoluo, sed la sukceso aŭ malsukceso ne dependas nur de unu faktoro, ne dependas nur de UEA. Ĉiu esperantisto, ĉiu loka asocio, ĉiu faka asocio havas sian parton en la sukceso aŭ malsukceso de nia afero. Ne vidas tion nur tiuj, kiuj faras siajn aŭgurojn kun senmova foto de la pasinteco de la asocio kaj de la movado en la manoj.


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0410 s s 
  Total: 0.0537 s s