Esperanta Civito

Somera programo 2014 de KCE

Kultura Centro Esperantista proponas tri semajnojn kun interesa kaj eĉ altnivela programo dum somero 2014.

De la 14a ĝis la 19a de julio disvolviĝos la tradicia Plurnivela Internacia Kursaro, kun paralelaj kursoj en gradoj A, B kaj C, kun kvalifikitaj geinstruistoj el diversaj lingvoareoj.

De la 6a ĝis la 8a de aŭgusto kunvenos okcitanaj kaj esperantaj verkistoj, en seminario pri "Krei lingvon kaj literaturon? Reciprokaj rigardoj inter esperantismo kaj okcitanismo". Ankaŭ simplaj legantoj povas partopreni. La renkonto, organizita de Esperanta PEN-Centro, utiligos la francan kiel helplingvon.

La 10an de aŭgusto matene, en la Tago de la Pakto, la Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, prezidos la dediĉan ceremonion de la nova "Salono Claude Piron" en la Esperanto-Domo, en ĉeesto de la vidvino, s-ino Nicole. Festparolados la prezidanto de KCE, sen. Giorgio Silfer.

De la 11a ĝis la 14a de aŭgusto okazos internacia kolokvo pri "Vivanta lingvo de vivanta komunumo", sub la aŭspicio de la Lingva Komitato de Esperantio. La kolokvo celas debati pri la diversaj konceptoj kaj perceptoj pri nia lingvo inter la esperantistoj mem.

Informas Kultura Centro Esperantista, CP 311, CH-2301 La Chau x-de-Fonds, tel. (41)32-9267407, <kce ĉe esperantio.net>, kaj ankaŭ nia redakcio.

[HeKo 550 4-B, 20 jan 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0172 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0645 s s