Esperanta Civito

Ekis la selekte prepara kurso por FEM-ateliero


Dek du esperantistinoj (preskaŭ ĉiuj havantaj la esperantan civitanecon) estis enskribitaj en la selekte prepara kurso por la 5a Ateliero pri redakta kreivo, okazonta en Budapeŝto 12-17 majo 2014, sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado.

La ĉefaj eduklingvoj de la partoprenantinoj estas bulgara (3), franca (2), hungara (2), itala (1), kroata (1), pola (1), rusa (1), sveda (1). Tio pruvas ke la elektita sidejo, en Hungario, faciligas la ĉeeston de orienteŭropaninoj, kompare kun la ĝisnunaj atelieroj, en la tamen tre taŭga Esperanto-Domo en Svislando.

Kaj la preparan kurson kaj la atelieron ankaŭ ĉi-jare gvidas c-ano Giorgio Silfer. "Ĉi-foje la atelieraninoj estos trejnitaj al verkado de informaj tekstoj pri la fenomeno esperanto, lingve kulture sociologie, ĉe ne esperantistoj. Evidente ili poste utiligos la ricevitan preparon en la propra etnolingvo, tial mi estas malpli postulema rilate la lingvan nivelon (kutime ne malpli ol B.2)", klarigas prof. Silfer, kiu tamen opinias ke ne ĉiuj estos akceptitaj por la restado en Budapeŝto.

La selekte prepara kurso okazas rete kaj skajpe.

[HeKo 550 8-B, 25 jan 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0642 s s 
  Total: 0.0793 s s