Esperanta Civito

Konsula saluto


Kiel eliranta respektive eniranta Konsuloj de la Esperanta Civito, ni elkore dankas la esperantan popolon pro la konfido kaj aprezo esprimitaj okaze de la ĵusa baloto. Duan, aparte varman dankon ni rezervas al kiuj (skrutiniantoj kaj Registrostabanoj) garantiis la regulecon de la baloto.

La granda partopreno (pli ol 61% de la voĉrajtaj), la sukcesa realigo de la balotkontrolo (okaze de Zamenhofaj festoj foje pli ol sukcesaj, kiel en Buĵumburo), la ekvilibra ĉeesto de seksoj en la nova Senato (la duono estas virinoj), la tono trankvila kaj ne sterile polemika de la balotkampanjo, la minimumaj kostoj (danke al la bonvolemo de multaj): ĉio ĉi pruvas ke en Esperantio eblas kaj estas vera demokratio. Pri tio ni esprimas grandan ĝojon, same kiel pri la atingoj de la Civito ĝis nun.

Ni ankaŭ ĝojas pro la sukceso de la programo de la Nova Maldekstro, nome la Verda Listo. Progresemaj sed ne klasbatalaj fortoj ricevis la honoron gvidi la Civiton dum la venontaj kvin jaroj.

Ni konfirmas ke la inaŭgura parlamenta sesio okazos meze de marto 2007, kaj ni komunikos baldaŭ ĉu en Pollando ĉu aliloke. Intertempe eblas anonci la rezulton al la gazetaro, ankaŭ per intervjuoj.

Post kvinjara konstruado de la Civitaj strukturoj, post kvinjara kresko, venas nun la tempo de la firmigo kaj de la ekspansio. Ni konscias ke esperanto des pli urĝe bezonas la Civiton, vidalvide al la regresoj de la malnova finvenkisma sistemo. Alia Esperantio eblas: la Esperantio kiu ekzistos en la 21a jarcento. Jen nia bondeziro okaze de la jarfino!

Walter Zelazny / Giorgio Silfer

[HeKo 318 8-C, 21 dec 06]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0605 s s