Esperanta Civito

Germana premiero de "Albaniva"

La germana premiero de la kamiŝibaja fabelo "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" okazos ĉe la Esperanto-Klubo de Frankfurto-ĉe-Majno, 20 februaro 2014, je 18h30. Prezentos la aŭtoro mem, Giorgio Silfer.

La verko, ilustrita de Leonora González Torres el Meksiko, estos prezentita en kasteledo, mane konstruita en Svislando laŭ japana desegno. La spektantoj rimarkos ankaŭ tipajn frapiletojn el kverka ligno, ĉarpentintajn en Japanio kaj donacitajn de sen. Riichi Karibe.

Pli fruaj prezentoj okazis en Italio, Svislando, Hungario kaj Hispanio. La dua kamiŝibajo el la trilogio originale verkita de sen. Silfer, "Karmezina renkontis Lupon", premieris jam en Italio kaj Svislando, kun la bildoj de Tihomir Lovriĉ.

Prezentoj antaŭviditaj dum Internacia Junulara Festivalo 2014 tamen ne okazos, pro la foresto de la aŭtoro.

La teksto de "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" estas legebla en "Literatura Foiro" n-ro 262. Ĝi estas ĉarma amhistorio, leginda ĝuste en la Valentena Tago.

[HeKo 552 1-A, 14 feb 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0378 s s 
  Total: 0.0516 s s