Esperanta Civito

Kognitivistiko aperas en lingvotestado

Kunveno de la fakaj laborgrupoj de ALTE - Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio). Kiel kutime, nia lingvo estas reprezentata (nur) de Kultura Centro Esperantista, pere de ĝia prezidanto, prof. Giorgio Silfer. Aliaj reprezentataj lingvoj estas la angla, bulgara, eŭska, franca, germana, itala, kastilia, litova, nederlanda, norvegaj, pola, portugala, sveda. Kunvenas la laborgrupoj pri enmigrintoj, KEFR por specifaj celoj, KEFR-evoluigo.

La unua grupo, gvidata de prof. Lorenzo Rocca de la Universitato por Fremduloj en Peruĝo (Italio), difinis la enhavon de la ĝenerala afiŝo prezentota en Parizo, okaze de la baldaŭa trijara Kongreso de ALTE. Laŭ tiu skemo fontis ideo por informa afiŝo pri "Esperantio: lando kiu ne postulas enirvizon": pri ĝi diskutos la KCE-teamo de lingvotestado (gvidata de d-ino Perla Martinelli) ĉi-semajnfine.

La dua grupo, sub la kunordigo de franca kolego, diskutis pri la postuloj por lingvotestado ĉe ontaj akademiaj studentoj. Aperte interesa demando koncernas la novan sciencobranĉon "kognitivistiko": ĉu eblas testi je nivelo B.2 sen antaŭvido pri specifaj konoj? La temo meditigas pri la lingvopostulo (rilate esperanton) ĉe internacia universitato, kia povus/is esti AIS-SanMarino.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

[HeKo 552 5-B, 20 feb 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0683 s s 
  Total: 0.0827 s s