Esperanta Civito

Sukcesa prezento de "Albaniva" en Frankfurto

La paperteatro eniras pli kaj pli la esperanto-kulturon, danke al la originale verkitaj kamiŝibajaj fabeloj de Giorgio Silfer. Hieraŭ vespere la esperanta komunumo de Frankfurto-ĉe-Majno malkovris ĉi tiun apartan ĝenron, okaze de la germana premiero de "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj", fare de la aŭtoro.

Ekestis ankaŭ tre interesa debato pri la femina psiko, en la fokuso ĉe Albaniva. Apartan ŝaton pluraj esprimis por la belaj bildoj de Leonora Torres el Meksiko, kaj por la artmetie konstruitaj kasteledo (el Svislando) kaj frapiletoj (el Japanio).

"Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" ekzistas ankaŭ en itala varianto (Albanice), kaj la aŭtoro estis invitita produkti ankaŭ alilingvajn. Repliko okazos morgaŭ en Ĉaŭdefono, dum la matineo honore al la forpasinta Ljubomir Trifonĉovski.

[HeKo 552 6-A, 21 feb 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0166 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0591 s s