Esperanta Civito

Bildstria rakonto pri la Esperanta Civito

La ideo naskiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kiam en la vasta EU-informejo en Bruselo Giorgio Silfer hazarde trafis la komiksan albumon "La vunditaj akvoj". Tiu nelonga bildrakonto klarigas per intrigo inda je nigra literaturo la funkciadon de la Eŭropa Parlamento. Tuj c-ano Silfer pensis pri kanvaso por klarigi la mekanismon de la Esperanta Civito.

La kanvaso ricevis unuan prezenton fare de hispana komiksisto, kiu tamen migris al Ameriko kaj forlasis la aferon. Tamen la elementoj en tiu unua teksto utilas nun por la nova kunlaboro de la aŭtoro kaj de c-ano Tihomir Lovriĉ. Des pli ke ĉi-lasta preferas desegni nigre-blanke, kio kongruas kun la modesta buĝeto.

Ankaŭ en la albumo pri la Civito la protagonisto estas juna parlamentanino, ĉi tie nomata Mila Mladenova, ĵus elektita precipe pro la voĉoj de la balkana areo. Ŝi eniras la Senaton kaj spertas la inaŭguran sesion, en la urba konsiliejo de Loklo, kiu plej ofte rolis kiel kurio, ĝis nun. La Konsulo (ankaŭ virino) ne nomumas ŝin por la Kapitulo, sed ŝi ricevas rimarkindan komision: gvidi Komitaton Armand, pri esperantistoj en prizono. Dum Irina en "La vunditaj akvoj" okupiĝas pri ekologio, Mila en la Civita albumo okupiĝas pri homaj (kaj ankaŭ lingvaj) rajtoj.

Per kvardeko da paĝoj formato A4 la leganto komprenos la celojn kaj laborojn de la Esperanta Civito. Aldoniĝos kelkaj paĝoj kiel ilustrita indekso. Estos interese vidi, kiel la komunikado per ĉi tiu komikso trafos la publikon, specife la junularan.

La kunlaboro de Giorgio Silfer kaj Tihomir Lovriĉ ekis pasintjare per la kamiŝibajo "Karmezina renkontis Lupon". Ili renkontiĝis danke al la Pasvorta Reto, la esperanta tempobanko.

[HeKo 554 5-C, 25 mar 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0550 s s