Esperanta Civito

Nova platformo por esperantio.net


Ekde julio 2014 la domajno esperantio.net estos instalita sur nova platformo.

Kiuj kutimas ricevi kaj sendi retmesaĝojn el fiksa komputilo, do ne navigante tra la reto, tiuj ne rimarkos la ŝanĝon. Ĉio restos kiel antaŭe.

Inter tiuj, kiuj neniom riskas, estas fonduso@.., do la Civita banko kun ĉiuj datumoj. Cetere, Pro Esperanto uzas du komputilojn: unu ne kuplita al la reto por prilabori la datumojn kaj gardi la arkivon (nek atakebla de hakistoj nek vizitebla de "turistoj"), kaj unu kuplita nur por la korespondado.

Ankaŭ la retlistoj suferos nenian problemon pro la ŝanĝo.

Se male vi aliras vian retadreson nur per navigado, probable perdiĝos via korespondado antaŭ julio 2014. Ni rekomendas al vi printi tiujn mesaĝojn kiujn vi konsideras gardendaj en via arkivo, kaj kopii en via komputilo la aneksaĵojn same valorajn. Vi povas ankaŭ lokigi la retadreson en la komputilo mem: tiam ĝi venigus vian tutan ricevitaron, sed ne vian senditaron, skribitan dum navigado.

Tra la redakcio de HeKo la retestro estas je via dispono por pliaj klarigoj, kondiĉe ke vi mesaĝu per via adreso en esperantio.net.

[HeKo 554 7-C, 27 mar 14
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1389 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0378 s s 
  Total: 0.1767 s s