Esperanta Civito

La unua LF-numero de Minnaja-Martinelli

Estas presata la aprila numero (268) de "Literatura Foiro", la kultura revuo en esperanto atinginta la 45an sinsekvan jarkolekton. LF 268 estas la unua realigita de c-ano Carlo Minnaja, ĉefredaktoro, kaj c-ino Perla Martinelli, grafika redaktoro.

La ĉi-jaraj kovropaĝoj (admirindaj, ankaŭ pro la kunlaboro de Andrea Lago, trentlandano vivanta en Andaluzio) elstarigas verkojn ne esperantlingvajn kie rolas ankaŭ esperant(ist)o. Ni komencas per la hispana literaturo. Antaŭ cent kvindek jaroj, en 1864, naskiĝis Miguel de Unamuno, unu el la plej influaj aŭtoroj de la dudeka jarcento, kaj ĝuste antaŭ cent jaroj, en 1914, aperis la unua eldono de lia fama romano "Niebla" (Nebulo), kie rolas la prototipo de nia verda propagandisto. Apud fragmento tradukita de José Fernandez Arroyo, eseo de norvega hispanisto, ak. Otto Prytz.

Preter la sinprezento de la nova dumtempa ĉefredaktoro, la cetero de la enhavo paŭsas la kutimon: la poezian uverturon ni ŝuldas al Nicola Ruggiero, en sociajn temojn de la frukristanisma tempo nin kondukas ak. Gerrit Berveling. Ke la sama amuza fabela rakonto el la "fekunda lunfalĉilo" povas havi malsamajn versiojn en la diversaj kulturoj, rakontas al ni alia akademiano, Fabrizio Pennacchietti. Same fabelan etoson oni trovos en la legendoj pri Trentlando (Nordorienta Italio), kie nanoj, reĝoj kaj princinoj moviĝas inter montoj, kasteloj, sorĉoj, ĉielo kaj tero.

Intervjuo al Eugene de Zilah kiel redaktoro ("La Gazeto"), leganto, recenzisto kaj verkinto de tre dika historia romano antaŭ ne longe aperinta. Kiuj legis en LF 267 la unuan parton de satiraĵo de Vinko Oŝlak pri Pseŭdsokrato, tiuj trovos la duan (kaj finan) parton ĉi-numere. Por la "sepa arto" Giorgio Silfer recenzas japanan filmon. Poezian interludon proponas Carmel Mallia el Malto, pri lingva subtilaĵo okupiĝas Perla Martinelli kaj al antaŭe aperinta artikolo reagas, malsamvidpunkte, Francisko Degoul kaj Marie-France Conde Rey.

Kompletigas la revuon prezento de tri verkoj: Julia Sigmond recenzas antologion de la itala verkisto D’Annunzio, Zlatoje Martinov recenzas kvarmane verkitan originalan romanon (sonaton dutonalan) kaj Nicolino Rossi eseas pri la poeto de la ĉi-numera uverturo.

La revuon eldonas, posedas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 554 9-B, 30 mar 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0608 s s