Esperanta Civito

La hungara UEA-ekzameno je tria (riska) provo

La UEA-giĉeto de instituto ITK en Budapeŝto estas organizanta, laŭ la hungara ekzamensistemo, trian "Tutmondan Ekzamentagon" por 17 majo 2014. Laŭ la ĉefa organizantino, d-ino Katalin Kováts, ĝi "estos iom alia ol la unuaj du. La ĉefa diferenco estas, ke multaj organizaj paŝoj estas solvendaj interrete. En kelkaj lokoj, kie troviĝas kaj la modernaj teknikaĵoj kaj kompetentuloj, eblos denove okazigi ankaŭ la parolan parton uzante Skajpon aŭ la servojn de Google+".

La ekzamensesioj estus pli sukcesaj ol iam ajn, ĉar "por ricevi rajton aranĝi lokajn sesiojn sufiĉas, ke en la sama loko kolektiĝos minimume kvin personoj, kiuj rajtos ekzameniĝi pri malsamaj niveloj. Do, ne necesas, ke por unusola nivelo estu dek kandidatoj."

Spite al tioma faciligo, ĉi-semajne la lokaj organizantoj en Meksiko "ricevis informojn ke malgraŭ [kvankam] la sesio alproksimiĝas kaj baldaŭ fermiĝos la enskriboj, ĝis nun nur aliĝis iom malpli ol 50 homoj monde kaj nur tri urboj estas akceptataj [itaj], ĉar nur ili havas la minimuman kvanton da partoprenantoj, do tio signifas ke kompare al la lasta jaro proksimume 20% intencas partopreni ĉi-foje."

S-ino Mallely Martinez (edzino de la ĝenerala sekretario de UEA) plu alarmas: "Tio povus okazigi ke estontece oni ne plu organizu[s] tiajn sesiojn tutmondajn, tio signifus ke la homoj devus fari la ekzamenojn surloke, pli ofte dum internaciaj kongresoj."

La hungara UEA-ekzameno estas tute aparta de (fakte konkurenca al) la internacia ILEI-ekzameno. La ITK-diplomoj mem, donitaj al hungaroj en Hungario, ĝis la pasinta jaro rajtis ekvivalenti al tiuj de KCE laŭ LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito): jam antaŭ la defraŭda skandalo tiu privilegio forfalis, nur diplomoj akiritaj antaŭ 2007 estas akcepteblaj por Ĉaŭdefono. Tio koncernas ankaŭ ĉiujn diplomojn ĝis nun ricevitajn tra UEA: nur la LTSEC-diplomoj laŭ la ses niveloj de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco estas agnoskitaj kadre de la Esperanta Civito. En Hungario mem, unu persono atingis la C2-diplomon (ITK-UEA haltas je C1-nivelo).

[HeKo 555 2-A, 6 apr 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0593 s s