Esperanta Civito

Kvalita manaĝerada sistemo en ALTE-testado

Kultura Centro Esperantista, komisiite de la Esperanta Civito, daŭre kunlaboras en la fakaj studgrupoj de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. Kiel kutime, ankaŭ okaze de la ĵusa Konferenco en Parizo, 8-11 aprilo 2014, KCE estis la sola reprezentanto de esperanto en tiuj studgrupoj. Ĉi-foje partoprenis, nome de KCE, sen. Marie-France Conde Rey.

La pariza partopreno enfokusiĝis pri la Kvalita Manaĝerada Sistemo en ALTE-testado. KCE kontribuis al la koncerna enketo, interalie per statistikaj datumoj rilate lingvoekzamenadojn, ne nur tra LTSEC, la sola sistemo kiu aplikas al esperanto ĉiujn ses nivelojn laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco (ITK en Budapeŝto, kaj ĝia eksterlanda giĉeto ĉe UEA, havas nur tri).

En la enketo KCE indikis laŭ vico de ofteco la motivadon por lingvotestado. La persona kaj lerneja scipovo prioritatas, sekvas akademiaj celoj, profesiaj kialoj kaj la civitaniĝo (parenco de Esperantiano devas posedi A2-diplomon, por mem peti la esperantan civitanecon). Tio koncernas la diplomojn donitajn de KCE mem, ĉar por ITK en Budapeŝto prioritatas la profesiaj kialoj: tial multaj policistoj kaj poŝtistoj en Hungario diplomiĝas pri esperanto, kaj ĝuste inter la policistoj krevis la skandalo pro defraŭdo de diplomoj (ankaŭ pri esperanto, sed precipe pri la angla, la germana kaj la roŭma).

Interalie, en la parizaj studgrupoj ne aperis delegitoj de ITK, kiu reprezentas la hungaran ĉe ALTE. Eblas ke la skandalo pro la diplomdefraŭdo influas negative al la Tutmonda Ekzamena Tago de UEA, kvankam tiu asocio kaj Edukado.net neniom kunresponsis pro la defraŭdo.

[HeKo 555 8-B, 15 apr 14]

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
KCE ne estis la sola reprezentato en Parizo, ĉeestis ankaŭ ILEI kun Mireille Grosjean (laŭ la komunikoj de ILEI).

KCE respondas:
Ni konfirmas ke nur la KCE-delegito partoprenis en la fakaj studgrupoj. Eblas ke aliaj esperantistoj, ekster la fakaj studgrupoj, ĉeestis la ĝeneralan konferencon, kiu estas libere alirebla de kiu ajn.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0593 s s