Esperanta Civito

Lingvo kaj ekonomiko en Malago kaj Sevilo


Esperanta Naturamikaro organizas du prelegojn pri lingvo kaj ekonomiko, ĉi-monatfine en Andaluzio. La unua okazos 28 aprilo 2014 ĉe la Junulara Domo de Malago-Orienta, kunlabore kun Esperanto-Societo "Marbordo de la Suno". La dua disvolviĝos 30 aprilo 2014 ĉe Círculo Mercantil e Industrial de Sevilo, kunlabore kun Ateneo Popular (popoluniversitato).

Prof. Giorgio Silfer prelegos en la kastilia pri la raporto Grin, kaj pli ĝenerale pri la rilatoj inter lingvo kaj ekonomiko. En Malago enkondukos la preleganton c-ano Julio Herrero, prezidanto kaj de ENa kaj de "Marbordo de la Suno". En Sevilo enkondukos la prezidanto de la popoluniversitato, d-ro Francisco de Asis Moya Hiniesta.

La prelegoj situas en la kadro de informaj kaj publikaj rilatoj kiujn ENa estas teksanta en Andaluzio. En Malago temas pri la unua utiligo de vasta salono en konstruo najbara al la naturamika Esperanto-Domo: la infrastrukturo estis lokalizita ĝuste por gastigi aranĝojn kun pli ol dek kvin ĉeestantoj, do trans la kapacito de la Domo. Ĝi estas senpage luebla danke al la kontakto kun la municipaj aŭtoritatoj. En Sevilo temas pri pozitiva rezulto de la Tagoj de la Esperanta Kulturo 2013.

[HeKo 556 2-B, 18 apr 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0590 s s