Esperanta Civito

Carlo Minnaja ĉe la literatura kafejo en Budapeŝto


Precize hodiaŭ, en la Internacia Librotago, c-ano Carlo Minnaja prezentis sian finverkatan tekston "Historio de la Esperanta Literaturo", okaze de la literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto.

Pro foresto de la PEN-vicprezidanto, c-ano György Nanovfszky, malhelpita de akcidento, la aŭtoron enkondukis ĉe la publiko c-ano István Nemere, PEN-prezidinto. En la ĉeestantaro situis la plej valoraj intelektuloj de la hungara Esperantio nuntempa, kiel la universitataj profesoroj Iván Bujdosó kaj Blazio Wacha, la literatura tradukisto Imre Szabó kaj la fama kantistino Anjo Amika.

"La libroprezento de prof. Minnaja estis ege bona. La ilustraĵoj same. Li verve prezentis la konsiston de la finverkata libro de ĉapitro al ĉapitro. Estis partoj, kiujn li laŭvorte diris, ne rigardante la afiŝitan paĝon, ekz. pri la periodoj de la esperanta literaturo, aŭ citaĵojn el poemoj, ĉu de Kalocsay analizante la diferencojn inter du tradukoj de la sama poemo. Estis menciitaj el ĉiuj periodoj gravaj verkistoj. Post la prezento entute estis tri demandoj, al kiuj prof. Minnaja donis ege bonajn, trafajn respondojn" raportis sen. Anna Bartek, vickunordigantino de FAR.

Al la sukceso de la literatura kafejo teknike kaj organize kontribuis f-ino Anikó Nemes, flanke de OIK, kaj s-ro Imre Keményfi, flanke de FAR.

[HeKo 556 5-B, 23 apr 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0582 s s