Esperanta Civito

Afrikanino gvidos la esperantan feminismon

Post jardeko c-ino Marie-France Conde Rey lasis la prezidon de Feminisma Esperanta Movado: la Asembleo de FEM elektis hodiaŭ afrikaninon, c-inon Chamberline Nguefack Zedong, nova prezidanto, por la mandato 2014-16. La Komitaton kompletigas c-inoj Anna Bartek kaj Conde Rey mem, reelektitaj. Perla Martinelli kaj Polina Kalnitskaya estas konsultendaj kiel reprezentantoj de la redakcio de "Femina".

La Asembleo, okazinta en Budapeŝto, prokrastis la decidon aliĝi al tegmenta organizo, pro la neceso kompare studi la statutojn de FEM kaj de Internacia Konsilio de la Virinoj. Venontjare estos debatata ankaŭ statutmodifo celanta la kotizadon; tio donos la okazon plibonigi aliajn detalojn de la jam dek jarojn malnova statuto.

D-ino Perla Martinelli definitive anoncis sian retiriĝon el la posteno de redaktoro de "Femina", fine de la jarkolekto 2014, la deka de la revuo. La novan redaktoron kaj la adjudikon al eldonejo (nuntempe LF-koop) decidos la Komitato.

[HeKo 557 5-B, 14 maj 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0589 s s