Esperanta Civito

Elektita la nova Kortumo 2014-2015


La Forumo (la asembleo de la paktintoj) en sia hieraŭa sesio en Budapeŝto renovigis la arbitracian instancon de la Esperanta Civito.

Voĉdonis la delegitoj de Charente Espéranto (FR), Esperanta Naturamikaro (ES), Fajszi Amika Rondo (HU), Femina (ES), Feminisma Esperanta Movado (CH), Heroldo de Esperanto (CH), Itala Interlingvistika Centro (IT), Kultura Centro Esperantista (CH), Kooperativo de Literatura Foiro (CH), Societo Internacia por la Paco Universala (Burundio), Esperanto-Amikaro (Venezuelo).

Estis elektitaj kiel membroj: c-ano György Nanovfszky, c-ano Bertil Nilsson, c-ino Tiziana Rogora; kaj kiel vicmembroj: c-ano Kep Enderby, c-ano Andrés Martín.

Pro sia kortumaniĝo d-ino Rogora rezignis pri sia senataneco. Konsekvence en la Senato ŝin anstataŭos la unua el la neelektitoj en la Blanka listo, akceptinta la anstataŭon: c-ano Georgi Mihalkov.

La nova Kortumo tuj enoficiĝis. Laŭ la kvanto da ricevitaj voĉoj ĝia kunvokanta membro estas c-ano Nilsson.

[HeKo 557 9-C, 17 maj 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0581 s s