Esperanta Civito

"Fajra hundo" de Marie France Conde Rey en Budapeŝto


Post enkondukaj vortoj de c-ano György Nanovfszky disvolviĝis la 15a literatura kafejo en la Landa Fremdlingva Biblioteko de Budapeŝto, 15 majo 2014.

Nia gasto estis la Konsulo de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey, sed kiel verkistino kaj PEN-anino: ŝi prezentis sian dulingvan (esperantan/francan) poemaron "Fajra Hundo" al pli ol dudek ĉeestantoj. La prezento fakte okazis en formo de intervjuo, fare de d-ro Nanovfszky.

La poetino laŭtlegis elektitajn lirikaĵojn kaj klarigis, kial estas dulingva la poemaro. Ŝi aldonis, ke neniu el la poemoj estas tradukoj, sed originale verkitaj ĉu en la franca, ĉu en la esperanta.

Vigla demandaro de la ĉeestantoj vervigis la diskuton, tuŝante ankaŭ temojn ekster poezio kaj la libro mem, ekzemple feminismon.

Nature restis tempo por trinki kafon aŭ teon, kaj gustumi dolĉaĵojn, kiujn kunportis la vickunordigantino de Fajszi Amika Rondo, sen. Anna Bartek.

La ŝatata gasto de la venonta literatura kafejo, 19 junio 14, estos la prezidanto de Esperanta PEN-Centro, c-ano Bertil Nilsson. Li prezentos siajn plej gravajn beletrajn tradukaĵojn.

[HeKo 558 3-B, 20 maj 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0574 s s