Esperanta Civito

Kreskas la bonvola stabo de KCE


Ĉesas hodiaŭ la deĵorado de c-ano Marek Bamberski, ĉe la Esperanto-Domo en Svislando. Dum sia restado en aprilo-majo 2014 li skrupule plenumis la taskojn de ĉiu deĵoranta volontulo, rilate ordon, purecon, sekurecon en la proprieto de Kultura Centro Esperantista.

En la Domo plentempe loĝas nun kvar gastoj, el Svislando, Slovakio, Aŭstrio kaj Hindio: preskaŭ ĉiuj studentoj aŭ staĝantoj en lokaj entreprenoj.

Dum sia deĵorado c-ano Bamberski perfekte ordigis la kelojn, solvante la problemetojn lasitajn de la eksa domestro. La problemetoj lasitaj en la ĝardeno restas plejparte solvotaj. Ĉi tiu deĵoro ne enskribiĝis en la kutima kunlaboro kadre de la regio, sed dependis rekte de KCE.

La deĵorinton anstataŭas s-ino Estela Molinas el Hispanio, kiu ricevos trejnadon lingvan kaj organizan, ankaŭ cele al la realigo de projekto en la naturamika Esperanto-Domo en Andaluzio. La formadon prizorgas la prezidanto de KCE.

Fine de junio ekdeĵoros sen. Anna Bartek el Hungario, dum du monatoj. Sekvos, en septembro, c-ano Andrzej Nawrocki el Pollando.

La sistemo de deĵorantaj volontuloj jam bonege funkcias, kun kresko de la KCE-stabo.

[HeKo 558 4-B, 23 maj 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0608 s s