Esperanta Civito

La Fettes-terapio ne efikas pozitive


Kvankam ĝi disponas je deko da salajratoj, la sepopa Estraro de Universala Esperanto-Asocio sub la gvido de d-ro Mark Fettes kaj s-ro Martin Schäffer ne sukcesis ankoraŭ produkti sian raporton pri la jaro 2013a.

Kutime la jara raporto, inkluzive de la financa parto, estas publikigita en la junia numero de la asocia organo, por ke la membraro povu legi ĝin antaŭ la asocia kongreso. Sed ĉi-foje la kutimo nek estis nek estos respektata (eble por pli laborigi la dungitan redaktoron rilate la enhavon de la revuo): aperos eble nur resumo de la estrara raporto.

Tio tamen vekis ondon da kritikoj ene de la Komitato, precipe el la "olda gvardio", kiu interalie ne bone digestas la faktan delegitimigon de la Komitato mem, per la kreo de eksterstatuta instanco, la Konsilio, volita de la nova prezidanto. Aparte sarkasmaj (kaj iritaj por Fettes) estas la komentarioj de Renato Corsetti kaj Brian Moon.

La nuna Estraro (kun la laborforto de la Centra Oficejo en Roterdamo) malfruas ankaŭ sur aliaj terenoj: la telematika voĉdonado kaj la renovigo de la retejo, ekzemple. Pli ĝenerale, ŝajnas ke UEA estas spertanta bedaŭrindan partoprenkrizon de sia (eble tial ŝrumpanta) membraro; partoprenkrizon kiun d-ro Corsetti ironie resumis per la formulo "pagu kaj ne ĝenu".

El la agado dum la unua jaro de la "Fettes-terapio" klare videblas du rezultoj: la senmarĉekigita revuo (ĉu ankaŭ elmarĉigita fare de Fabrício Valle, nova redaktoro?) kaj la trejnseminarioj por aktivuloj (sub la responso de Stefan MacGill, vicprezidanto).

[HeKo 559 6-A, 8 jun 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0592 s s