Esperanta Civito

Esperanta PEN rezolucias pri Ruslando kaj Ukrajno


La Esperanta kaj la Okcitana centroj de PEN Internacia estas la unuaj proponintoj de rezolucio diskutota dum la verkista mondkongreso en Biŝkeko (Kirgizio), fine de septembro 2014, kie nia literaturo estos reprezentata de sen. prof. d-ro Walter Zelazny kaj de d-ino Chiara Macconi.

La rezolucipropono pasos unue tra la kunveno de la Komitato pri tradukado kaj lingvaj rajtoj, ĉar ĝi esence tuŝas la problemaron de la lingvaj minoritatoj, diskriminaciataj kaj en Ruslando kaj en Ukrajno, en ĉi-lasta specife post la februara revolucio. Kompare kun la vidpunktoj esprimitaj de EDE, de AVE kaj de UEA (favoraj al Okcidento) ĝi montras ian egaldistanciĝon.

Post memorigo pri la jura kaj politika graveco de la lingvo, kadre de la esprimlibero, la rezolucipropono emfazas la problemojn en la nunaj Ruslando kaj Ukrajno, por konkludi per alvoko al la koncernaj aŭtoritatoj, por ke ili "(re)starigu la rajton de la lingvaj minoritatoj, kiel la tatara en Krimeo, la madjara en Subkarpatio kaj ĉiuj finn-ugraj en la teritorioj de la Rusa Federacio".

La iniciato fortigas la kunlaboron de niaj verkistoj  kun la reprezentantoj de la okcitana literaturo, kaj la pozicion de nia Centro kadre de la PEN-komitatoj, se konsideri ke la slovena prezidanto de la Pac-Komitato devis repreni sian rezoluciproponon pri Ruslando, ĉar skoldite de la romanda, pola kaj ukrajna centroj pro ĝia enhavo.

[HeKo 561 3-B, 4 jul 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0723 s s 
  Total: 0.0887 s s