Esperanta Civito

Post Bovet, organizas Grosjean

En la 1920aj, kiam Ĝenevo estis la monda ĉefurbo rilate al politiko, pro Ligo de Nacioj, sed precipe rilate al pedagogio, pro la korifeoj de "école active", unu el kies propulsaj centroj organizis du internaciajn konferencojn pri instruado de esperanto. Temis pri Institut Rousseau, gvidata de Pierre Bovet, esperantisto kaj amiko de Edmond Privat.

Post Bovet pasis naŭ jardekoj, kaj nun venas Mireille Grosjean, kiu anoncis ke la Neuŝatela kantono kunvokis "trian tutmondan kolokvon", ne al Ĝenevo, sed al Neŭŝatelo kaj Ĉaŭdefono, 13-16 majo 2015 (festotagoj en Svislando). La kolokvon organizas ILEI, prezidata de s-ino Grosjean; aŭspicios UEA kaj Svisa Esperanto-Societo.

Pri la enhavo decidos Grosjean mem kaj tri nordamerike loĝantaj esperantistoj, el kiuj du estas la plej influaj membroj de Esperantic Studies Foundation. En tiu "kvaro por la tria" mankas la sola vivanta sviso kiu ellaboris propran instrumetodon, nome Claude Gacond. Eble de li venos konsiloj, same kiel de aliaj nuntempe plej aktivaj en la kampo de lingvoinstruado, kiel la geresponsuloj de lernu.net kaj de edukado.net, aŭ la aŭtoroj de sukcesaj instrulibroj, kiel Stefan MacGill kaj Stano Marĉek.

La Komitato de Kultura Centro Esperantista ekzamenos ĉi-semajnfine kian gradon de atento dediĉi al la anoncita kolokvo.

[HeKo 561 4-A, 5 jul 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0195 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0627 s s