Esperanta Civito

Adriatika havenurbo gastigas eŭropan kongreson

La deka Eŭropa Esperanto-Kongreso ekis hieraŭ matene en unu el la plej gravaj havenurboj de la Adriatiko, Rijeka (Rivero). La loko montriĝas tre oportuna, laŭ la riĉa programo, des pli ke Rivero estis elturniĝa elekto, post la rezigno de la jam akceptita urbo Nitra (Slovakio), kies "organizantoj esprimis la opinion poste ke pli konvenus al ili havi la kongreson en 2016." Iom kurioze, ĉar Nitra lastatempe kandidatiĝis ankaŭ por la Universala Kongreso de 2016... Ĉu eble tial UEA preferos Lisbonon?

Eŭropa Esperanto-Unio estas unu el tridek neŝtataj organizoj en EU kiuj membras en «Platformo por multlingveco», fondita de Eŭropa Komisiono kaj interalie diskutanta pri nia lingvo kiel propedeŭtika rimedo por lernado de fremdaj lingvoj. Krome la Platformo realigas projektojn subvenciitajn de la Eŭropa Komisiono. Inter ili situas la projekto «Lingvo.info», kreanta retan portalon kun ĝeneralaj informoj pri lingvoj. Ĝi donos konkretajn bazajn faktojn pri trideko da lingvoj, inkluzivante ankaŭ didaktikajn ludojn.

Kadre de la ĉeftemo "Lingva justeco" la kongresanoj aŭdos prelegojn de Sean O'Riain, Nikola Rašić, Zlatko Tišljar, Velimir Piškorec kaj aliaj, ankaŭ kroataj akademianoj: profesoroj Milorad Pupovac, Jagoda Granić kaj Emil Heršak. Sed praktike la kongresa menuo enhavas ĉian pladon de ĉia kuiremulo: eĉ de iu kiu pledis por ke UEA rompu definitive kun EEU...

Ĉiu vespero proponas kulturan programon: ĉu muzika koncerto, ĉu teatra prezentaĵo (de Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović), folklora kaj opera muziko, filmoj el la esperantista vivo kaj historio. Turismaj ekskursoj okazos tra Istrio kaj al insulo Kuriko; bedaŭrinde neniu pilgrimado al la eble tro fora Primoŝteno.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 561 7-A, 8 jul 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0576 s s 
  Total: 0.0708 s s