Esperanta Civito

Bonaero kun malbonjaro?

Kiel ĉiujare, la Universala Kongreso ekanta ĉi-semajnfine en Bonaero donas al UEA kaj al ĝia gvidantaro la ŝancon poluri sian bildon. Sed la etoso, tutan jaron poste, estas multe malpli favora al Mark Fettes, kiel atestas ĉi tiu komentario cirkulanta en la reto, subskribe de Sebastiano, post ĵusa intervjuo de LibFol al la UEA-prezidanto:

S-ano Fettes respondas kiel sukcesa politikisto en okcidenta demokratio. En la Strategia laborplano, kiun li mem grave kunverkis, troviĝas detala priskribo de la ŝtupoj, kiujn oni atingu en la unua jaro kaj kiuj servu kiel bazo por la sekvajaraj ŝtupoj. Ŝajne la estraro sukcesis realigi apenaŭ unu el ili. Mi ŝatus ekscii la opinion de s-ano prezidanto, kiel tiu ĉi malsukceso influos la pluan realigon de la Strategia laborplano. Sed bedaŭrinde li nenion diris pri tio. Li diris la kutiman blablaon, ke oni plenumas, kion oni «povas plenumi, laŭ la haveblaj rimedoj» ktp. Tio ja estas memkompreneblaĵo. Sed kio sekvos el la nerealigo de la bazaj ŝtupoj? – Neniu informo. La konkretaj celoj nun ne plu estas gravaj, ili nur kiel grupo montru la ĝeneralan direkton. – Nu, bone. S-ano prezidanto do mem deklaras ĝin sen granda valoro. 

Simila politikista paroladeto pri la Estrara raporto kaj ĝia funkcio, servi kiel bazo por prijuĝo de la estrara laboro fare de la komitatanoj. La komitatanoj ne plu havas la eblecon zorge kontroli kaj pritaksi la raporton antaŭ la kongreso. Sed ankaŭ tio ja ne estas problemo, unue ĉar ĝi ja tute ne estas raporto de la estraro, sed nur de la prezidanto, do jam principe ne povas esti estrara raporto, due ĉar zorga kontrolado kaj pritakso de la Estrara raporto ne apartenas al la taskoj de la komitatanoj. Almenaŭ s-ano prezidanto ne havas grandajn zorgojn, kiel la komitatanoj povus plenumi tiun taskon ĉi-jare por tiu ĉi «Estrara raporto». Li nur parolas pri intencoj por la sekva jaro kaj «pli ĝenerala problemo». Ke la intencoj de s-ano prezidanto por la estonteco havas nenian realan valoron, montras lia sinteno rilate al la konkretaj postuloj de la pasintjara Strategia laborplano.

UEA funkcias simile al okcidenta demokratio. Tio estas tre sukcesa modelo. La parlamento (= la komitato) servas kiel demokratia legitimilo alekstera, sed por ne ĝeni la funkciadon de la ŝtata maŝino (= UEA-asocio), ĝi ne vere kontrolas kaj pritaksas la laboron de la registaro (= UEA-estraro). Efektive, tio ja tute ne estas ĝia tasko. Ĝia tasko estas demonstri al la popolo (= UEA-membraro), ke temas pri demokratia maŝino.

Tiu sistemo ebligis en la pasintaj jardekoj bonajn rezultojn en la okcidentaj ŝtatoj, kaj ankaŭ UEA ja spertis plurdekjaran stabilan epokon kaj kapablis liveri fidinde konstantajn servojn al la membraro. Do, ne indas insisti pri la aprobita en konkreta versio Strategia laborplano kaj pri necesa kontrolado kaj pritaksado de la (ja ĉiuokaze ne-estrara) Estrara raporto. Ili ja nur estas alekstera fasado, sed ne multe rilatas al la interna funkciado.

(Sebastiano)

[HeKo 562 8-A, 26 jul 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0563 s s