Esperanta Civito

Universala Kongreseto en Bonaero


Rekorde malgranda Universala Kongreso en Bonaero: nur sescento da efektivaj ĉeestantoj, la duono kompare kun la lasta antipoda kongreso (Adelajdo 1996); el ili, pli ol triono el Brazilo plus Argentino. Nur Vaŝingtono 1910, San-Francisko 1915 kaj Hago 1920 havis malpli da partoprenantoj; sed du el ili okazis en (post)mondmilita tempo, kaj neniun el ili organizis UEA. Krome, tiuepoke ne ekzistis salajrata oficisto kiu okupiĝas nur pri UK: por tia rezulto sufiĉis volontuloj.

Do ĉi tiu estas la plej malgranda UEA-kongreso. Pli sukcesa estis la ĉi-jara ILEI-konferenco en Montevideo, kun plurdeko da aliĝintoj, kompare al antaŭaj kun minimuma partopreno, kiel en Bureso (Francio, 2000) kaj Portonovo (Benino, 2008). Ŝajnas ke ĝi vekis eĉ certan entuziasmon (etimologie: pleniĝon per dio), se Mark Fettes kaj Mireille Grosjean (prezidanto de UEA respektive de ILEI, fotitaj sur balkono de parlamentejo) ricevis jenan didaskalion: "la reĝo kaj la reĝino de Esperantujo" (laŭ raporto de Stefan MacGill)...

Sciante ke UEA/ILEI estas monarkio, ni konstatas ke, krom la "reĝino", la virinoj tie utilas nur por protokoli kunsidojn (Lucille Harmon, vicprotokolanto). Ĉiu laborgrupo elektita en la unua tago (pri kongresa rezolucio, pri reta voĉdonado, ktp) konsistas nur el viroj. Kaj tamen almenaŭ kvarono el la ĉeestantaj tridek ses gekomitatanoj estas virinoj. En la "monarkio" la masklismo ne estas brutala, sed preskaŭ totala.

Legu pli en "Heroldo de Esperanto"


[HeKo 562 9-A, 27 jul 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0710 s s 
  Total: 0.0859 s s