Esperanta Civito

Festa fino de lernojaro en Lomeo


Kvankam la komenco de la lernojaro 2013-2014 estis iom kriza, la laboroj tamen iris ne malbone en Institut Zamenhof, Lomeo. La rezultoj jarfinaj montras, ke IZo ĉiam sekvas la vojon, kiun ĝi strekis al si. IZo (posedata de fondumo TIETo) ĉiam staras inter la pintuloj dum la diversaj ekzamenoj jarfinaj. Dankindas ne nur la geinstruistoj, gelernantoj kaj ties gepatroj, sed ankaŭ kaj precipe la gvidantoj kaj subtenantoj de IZo, kies klopodoj ege kuraĝigas kaj ĝojigas ĉiujn. Dezirindas, ke tia etoso pluestu en IZo dum la venonta jaro, kiu komenciĝos kun la dekjariĝo de la lernejo, 13 septembro 2014.

Inter la 14a kaj 18a de julio oni festis la finon de la lernojaro. Jam lundon la 14an okazis pilkoludoj inter la diversaj klasoj de IZo. Ĉe futbalo la gelernantoj de la unua kaj dua klasoj de la duagrada nivelo venkis por la finalo, dum ĉe ĉukbalo tiuj de la tria kaj kvara klasoj venkis.

Frumatene de la 15a gelernantoj de IZo jam plenigis la lernejon pro scivolemo. La programero de la tago estis prelego pri tri gravaj temoj:
- Kiel kondutu gelernantoj dum la ferioj?
- Kia estas la vivo en kolegio (duagrada lernejo)?
- Orientado de la gelernantoj post la finstudo en duagrada nivelo (CEG). En kiu fako licea studi?
S-roj Mawuena Hunkportie, Simon Sossou kaj Kokou Selete d'Almeida enkondukis la temaron.

En la tria tago okazis finaloj de pilkoludoj komencitaj la unuan tagon, kaj kunveno de la gepatroj.En futbalo, la teamo de la unua klaso venkis tiun de la dua klaso. En ĉukbalo venkis la teamo de la tria klaso.

Estis tempo vere kredi, ke en IZo oni lernas esperanton. Gelernantoj lerte deklamis poemojn, kantis kaj skeĉis en esperanto. Krome, ili prezentis ankaŭ teatraĵetojn kaj diversajn dancojn. Tuj post kiam la gelernantoj forlasis la lernejon, jen venis iliaj gepatroj.

La gepatroj ekkonis la rezultojn de la diversaj ekzamenoj kaj informiĝis pri la ekpaŝoj en lernojaron 2014-2015. Gepatroj kaj geinstruistoj diskutis pri temoj koncerne la konduton de la gelernantoj dum la ferioj kaj ankaŭ la preparojn por la venonta lernojaro. .

La procento de sukceso en ĉiuj klasoj estas de 73 ĝis 100%. Unue la gelernantoj de la unua grado sciiĝis pri sia laboro. Sekvis tiuj de la dua grado. Tiam okazis ankaŭ proklamo de rezultoj de esperanto-ekzameno, kiun trapasis gelernantoj de IZo. La gelernantoj ricevis diversajn premiojn, konsistantajn el lerniloj.

Kiam la gelernantoj de IZo jam estis for, jen iliaj gepatroj de la vespera kurso alvenis. Ili lernis tutan jaron, kaj devis ekscii la rezultojn de la ekzamenoj. Ili unue kantis, dancis, piknikis. Estis tre agrabla etoso, kiu antauis la proklamadon de la rezultoj.Preskaŭ ĉiuj kandidatoj sukcesis en la kvar klasoj de la unua grado. La geinstruistoj ne povis ne esti kontentaj pri la laboroj faritaj.

Vendredon la 18an ĉiuj geinstruistoj de IZo estis en la lernejo je 12a horo. Venis ankaŭ la estraranoj de la asocio de la gepatroj. Estis ĝuomomento, kiam tiuj ĉi prizorgantoj de IZo povis kunmanĝi, trinki kaj babili. La etoso estis tre amika, ĉar post streĉa labortempo longa, oni povis dum kelkaj horoj esti kune por festi.

[HeKo 563 2-A, 28 jul 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0180 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0415 s s 
  Total: 0.0595 s s