Esperanta Civito

La malriĉa diasporo


Per la definitiva eniro de Bulgario kaj Rumanio en Eŭropan Union, la historio de la eŭropa civilizo prezentas ekonomie kaj politike komunan establosistemon, de la Atlantiko ĝis la Nigra Maro, post la fino de la romia imperio. Romio atingis ankaŭ ĉiun bordon de la Mediteraneo; kompense, EU atingas ĉiun bordon de la Balta maro – kio montras ke la nocio de Eŭropo traŝoviĝis multe pli norden, post la antikva epoko.

La movlibereco de la homoj kaj varoj en la dudek sep ŝtatoj (al kiuj suplementas Svislando kaj Norvegio, pro diversaj traktatoj) kreas novan situacion, en la historio de Esperantio. Malgraŭ la daŭra marĝeneco de parto el la balkana duoninsulo, kaj de preskaŭ la tuta eksa Sovetunio, la plimulto de la esperantistaro (ne nur eŭropa, sed tutmonda) vivas nun en unu komuna realaĵo.

Certagrade, tio rekondukas al la epoko antaŭ la unua mondmilito, kiam malgraŭ la landlimoj ne ekzistis pasportoj, escepte por la otomana kaj la cara imperioj: ĉiuj najbaroj kaj parencoj de Edmond Privat en Ĝenevo scivole rigardis lian pasporton por Rusio en 1912, ĉar tian dokumenton neniu jam vidis.

Ankaŭ la ekzisto de komuna valuto por la plejmulto de la EU-ŝtatoj (fakte ĉiuj historie katolikaj, aŭ kun la plej fortaj katolikaj minoritatoj, escepte de Finnlando) certagrade rekondukas al la epoko antaŭ la unua mondmilito. Tiam la ĉefaj kontinentaj valutoj havis proksimume la saman valoron, tiel ke alia ĝenevano, René de Saussure, povis inventi fikcian esperantan monunuon – la speson, surbaze de ekvilibra proksimumo inter la realaj.

Plia simileco inter la nunaj jaroj kaj la tiamaj estas la manifestiĝo de la sento de komuna identeco. En 1905-1909 burĝonis multaj iniciatoj kiuj pruvas, ke niaj pioniroj sentis la ekeston de nova popolo – la menciita speso, la ideo de Esperantistejo, la pavilonoj de Esperantujo aŭ Esperantio okaze de internaciaj foiroj ktp. Ekde 2001 tiun spiriton heredis kaj disvolvas la Esperanta Civito.

Grava diferenco inter la nuna jaro kaj la tiamaj estas, ke la esperantistaro estas ĝenerale pli malriĉa. Se antaŭ cent jaroj kvar el kvin aktivuloj en la eŭropa Esperantio estis liberaj profesiuloj (kuracistoj, advokatoj, privataj docentoj), hodiaŭ kvar el kvin estas pensiuloj, senlaboruloj, subsalajratoj, postprofesiuloj. Kaj multaj virinoj.

Per la eniro de Bulgario kaj Rumanio oni konsciiĝas pri la enveno de ok milionoj da roŭmoj: orienteŭropaj ciganoj pli malriĉaj ol la okcent mil sinthoj, tradicie en okcidento, de Andaluzio ĝis Vestfalio.

Neniu rimarkis ke ekzistas eĉ pli malriĉa diasporo; kie la malriĉuloj surhavas kravaton, sed malriĉaj estas. En sia donkiĥota strebo batali kontraŭ la anglalingvaj ventmuelejoj, la finvenkismaj movadoj pretervidas ĉi tiun situacion. La "hobia movado" (kiel trafe difinis ĝin la vicdirektoro de la Pola Radio: eĉ antisemitoj foje pravas) vivas en siaj ĝeneralaj kongresoj, nutras sin el individuaj kotizoj de ne tro malriĉaj okcidentanoj, neglektas la malriĉajn – aŭ dediĉas al ili paternalisman atenton, kiel ĝis nun kun afrikanoj.

La esperanta estas diasporo pli malriĉa ol la cigana. Des pli malriĉa, ĉar neniu EU-komisiono aŭ oficejo pledos por niaj rajtoj. Nur la Esperanta Civito povas fari ion, startante el sia konstitucio mem. Ĉar kleriĝo estas la sola riĉaĵo kiun la Civito povas doni, kaj klereco estas la sola riĉaĵo kiun homo povas kunporti ĉien, kaj kiun neniu povas ŝteli de alia.

Giorgio Silfer

[HeKo 320 1-A, 1 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0581 s s