Esperanta Civito

Andrzej Grzebowski mortis en Argentino


La Universala Kongreso koincidis ne nur kun la futbala kaj financa funebroj de Argentino, sed ankaŭ fatalis al la pola aktivulo Andrzej Grzebowski: li mortis hieraŭ en Sud-Ameriko, dum dormo, post aktiva partopreno en la bonaera UK. Eksa komitatano de TEJO kaj de UEA, li estis konata precipe kiel entreprenisto, liginte sian nomon al la turisma societo Esperantotur.

S-ro Grzebowski estis verŝajne la veterano de la "aŭtocefalaj", tio estas de la esperantistoj-entreprenistoj kiuj sukcesas fari siajn negocojn laŭeble ne konfliktante kun, sed eĉ profitante de la tradicia movadaro (krom escepta momento tuj antaŭ la tiel nomataj "polaj eventoj", 1985).

Liaj "krokodilaj" karavanoj al kongresoj ne plaĉis al ĉiuj (kaj foje malaltigis la reputacion de poloj, ekzemple dum IJK en Debreceno, 1983), sed tio estis nur parto de lia aktivado. En Bidgoŝĉo laste li atingis (2012) ke la magistrato akceptu la nomon Esperanto por ponto super la urba rivero.

[HeKo 564 2-A, 9 aŭg 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0721 s s 
  Total: 0.0861 s s