Esperanta Civito

La Civito kiel portanto de nova organiza kulturo

En aŭgusto 2014 la nuna Konsulo de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey, atingas la duonon de sia mandato. Bona okazo por fari bilancon pri la stato de la Civito; ne nur kompare kun la komenco de ŝia mandato, sed eĉ kun la origino de la tuta fenomeno. Fakte, kio karakterizis ĝin tiam, kaj karakterizas ĝin nun?
La Pakto de 1998 (10a de aŭgusto) kaj la Konstitucio de 2001 (2a de junio) klare montras ke la Esperanta Civito disvolviĝos ne laŭ centralisma, sed laŭ federisma filozofio, kaj ke ĝia organiza modelo ne estos internacia neregistara organizo, sed senteritoria subjekto de internacia juro. Tamen ne sufiĉis por prognozi la postan organizan evoluon, ekzemple la efektivan rolon de la paktintaj establoj.

Laŭ la Pakto, ili elektas la arbitracian instancon, ĉu ne?
Jes, ili “kontrolas” la justican povon, ĉar la Forumo (la asembleo de la paktintoj) elektas la Kortumon, sed neniu povis prognozi en 1998 aŭ 2001, ĉu ili plenumos gravan rolon ankaŭ organize. La tendenco intertempe fariĝis interesa: la direktivoj aprobitaj de la Forumo pli kaj pli atribuis plenuman povon al la establoj, aŭ almenaŭ al kelkaj el ili. Oni povas diri ke la Civito kvazaŭ adjudikis iujn servojn al difinitaj paktintoj.

Ĉu vi bonvolus fari ekzemplon? Kaj ĉu la atribuo de tiuj servoj ne enhavas riskojn?
Ekzemple Kultura Centro Esperantista en Svislando estis komisiita prizorgi la tutan Lingvotestan Sistemon, laŭ direktivo Muhlemann. La komisio al paktinto dependas de la kompetento de ĝi mem: ne hazarde KCE estas lernejo kaj ekzamena centro. Kaj tiaj komisioj ne estas eternaj: ekzemple la bibliotekan sistemon (laŭ direktivo Rogora) antaŭ pivotis Itala Interlingvistika Centro en Milano, sed ekde ĉi tiu jaro pivotas Fajszi Amika Rondo en Budapeŝto. Do la risko de misfunkciado ekzistas, sed ĝi estas evitebla.

Se ni bone komprenas, estas kvazaŭ UEA delegus la informadon ne al iu interna Informa Fako (kiu eble eĉ ne ekzistas), sed ekzemple al TEĴA, Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio… Kial la Civito elektis tiun sistemon?
Unuavice por eviti la kreskon de interna burokrataro. La komisiita establo mem prizorgas ĉion per sia stabo. Duavice ĉar oni antaŭvidis multiĝon de aliĝantaj landaj asocioj; male, paktaniĝis precipe transnaciaj societoj kaj entreprenaj iniciatoj; kaj oni antaŭvidis multiĝon de fakaj asocioj, sed paktaniĝis precipe novtipaj sociaj movadoj, ekzemple la feminisma kaj la naturamika.

Laŭ tendenco, kiaj establoj aliĝas lastatempe al la Pakto?
Ne precipe la naciaj aŭ lokaj branĉoj de tradicia tegmenta esperanto-organizo, sed la establoj kiuj referencas al neesperantista tegmenta organizo, kiel la Esperanta PEN-Centro (kiu reprezentas nian literaturon ĉe PEN International), ankaŭ Esperanta Naturamikaro (ĉe Naturfreunde Internationale), KCE mem (ĉe ALTE) ktp.

Ĉu la menciitaj asocioj, malgraŭ membraro el multaj landoj, ne havas mem landajn sekciojn?
Ne, tial ili sin turnas al la legacioj por realigi celon en pli fora loko. Per tio kreskas la konsorcia karaktero de la Civito: kiel nature se temas pri federa sistemo, ĉar federiĝo implicas subsiduecon.

Kie situas la Centra Oficejo de la Esperanta Civito?
Nenie. Nia organiza kulturo ne kongruas kun la ekesto de burokrata aparato, des malpli de Centra Oficejo. Ĉio baziĝas sur volontulado: eventualaj “funkciaj” roloj (kiel tiu de la matrikulisto, ĉe la Civita Registro) ne estas burokrataj, sed buralistaj, tio estas plenumitaj de bonvola oficisto en la propra hejmo.

Kiel funkcias fondumo Pro Esperanto, alivorte la “Civita banko”?
Oni antaŭvidis la fondon de “banko”, sed neniu prognozis tiel fortan kreskon en la konstrua sektoro, per la aĉeto kaj administrado de nemoveblaĵoj. La Civito strebas doti ĉiun paktinton per propra domo, kaj tiucele aktivas la fondumo, ekde 2010.

Ĉu ekzistos iu internacia kongreso de la civitanaro?
Ĉe la individua membraro (establanoj petintaj la civitanecon) estis nature pensi pri interkona trafpunkto. Ne ekestis tamen ia “Civita kongreso”, sed pluraj renkontoj klerigaj, zorge de diversaj paktintoj, en Eŭropo, Afriko, Ameriko; kaj iu virtuala renkontejo ene de la tempobanko, laŭ organiza filozofio kiun Pasporta Servo parte posedas, sed nur Pasvorta Reto plene disvolvas.

[HeKo 564 4-C, 12 aŭg 14]



 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0558 s s