Esperanta Civito

Flava karto por redaktoro Valle


La eldonisto kaj posedanto ne renovigis la kontrakton al la redaktoro de la revuo "Esperanto", sed nur prove longigis ĝin dum duona jaro. Kun rezervo definitive (mal)dungi s-ron Fabrício Valle fine de marto 2015.

Tio komplikas la situacion en Roterdamo, kie oni riskas fronti samtempan serĉadon de nova redaktoro kaj nova direktoro (kaj eble eĉ nova estrarano). Sed efektive la membroj kun abono al la revuo ĉi-jare malkreskis de 2.016 al 1.917, laŭ statistiko diskonigita komence de septembro.

Jen la oficiala komuniko de la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, d-ro Mark Fettes, al la Komitato:

"La redaktoro de "Esperanto" laboras per unujara kontrakto, pri kies daŭrigo en la sekva jaro la Estraro devis decidi antaŭ la fino de aŭgusto.

"Ĝis tiu tempo, aperis entute ok numeroj redaktitaj de Fabricio Valle. La nova redaktoro enkondukis novan grafikan aspekton kaj alian stilon kaj emfazon en la enhavo. La Estraro, kvankam ĝi ne postulas perfektecon, tamen ne estas plene kontenta pri kelkaj gravaj aspektoj de la revuo, interalie la postprovlega korektado de lingvaj kaj tajperaroj, la ĵurnalisma traktado de movade gravaj temoj, kaj la komunikado de klara, informita, kaj inspira bildo pri la strategia evoluo de UEA. Aliflanke la Estraro konscias pri la volo de la redaktoro plibonigi tiujn flankojn de sia laboro, kaj volas doni al li pli da ŝancoj tion realigi.

"Tial la Estraro decidis ne renovigi la unujaran kontrakton, sed anstataŭe proponi al la redaktoro plian kontrakton por la unuaj sep numeroj de 2015. Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado sur la menciitaj kampoj, kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj.

"Fabrício Valle esprimis komprenemon pri tiu decido de la Estraro, kaj konfirmis sian volon daŭrigi sian laboron en 2015 sub tiuj kondiĉoj."


Se legi inter la linioj, ŝajnas ke la redaktoro ĝis nun ne estis (sufiĉe) konforma al la strategio de la labordonanto. Sed ĉu la strategio de UEA estas "klara, informita kaj inspira"?

Krome, sciante ke la brazilano estis praktike selektita de Fettes mem, oni rajtas dedukti ke li ne estas tuj forpelita ankaŭ ĉar tio kompromitus la bildon de lia selektinto. Flava karto anstataŭ ruĝa.

[HeKo 564 4-A, 10 sep 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0552 s s