Esperanta Civito

Fino de kosmaj influoj en Italio?

La du posedantoj de Kosmo Ltd ne plu sidas en la gvida kupolo de Itala Esperanto-Federacio. Francesco Maurelli ne plu responsas pri financoj kaj eliris de la estraro, dum Brunetto Casini (kiu antaŭ nur kelkaj jaroj kandidatis por la prezido de IEF, kaj estis eliranta estrarano) eĉ ne plu estis reelektita al la konsilantaro.

Tion decidis la sekreta baloto de la IEF-membraro, okaze de la pasintmonata kongreso en Trentolando. Interese estas, ke malplej da voĉoj ricevis la pli juna generacio: Federico Gobbo, Francesco Maurelli, Mikael Boris Mandirola, Massimo Ripani, Emanuele Regano, Michele Gazzola (ĉi-lasta ne estis elektita, same kiel Francesco Amerio, kiu ne rekandidatiĝis...). Rimarkinde: kaj Gobbo kaj Mandirola (kaj la menciita Maurelli) ne estis reelektitaj al la estraro, restis nur en la konsilantaro.

Sed la baloto montris fortan malkontenton pri la laboro de la gvidaj organoj, speciale rilate la financojn: la agadraporton aprobis 132 federacianoj, dum kontraŭis 34 kaj sin detenis 23; la financan raporton aprobis nur 130, malaprobis 74 kaj ne aprobis 25 (sindetenoj). Malofte montriĝas tiel forta interna opozicio en tradicia esperanto-movado. Kial?

Laŭ la bulteno de Milana Esperanto-Klubo, "La debato evidentigis certan malvarmiĝon pri la iniciatoj de Mazara del Vallo kaj pro la problemoj kreitaj de la jam plurjara misfunkciado de la IEF-sekretariejo. Riccardo Pinori parolis pri la lastaj ne kontentigaj bilancoj. Malkomforta situacio, emfazita de la multaj kontraŭaj voĉoj."  Tamen estas malfacile ne ligi la rezulton de la balotoj kun la kritikoj pri Kosmo kaj eĉ la kampanjo kontraŭ ĝi.

La itala stirilo nun estas en la manoj de virinoj: Michela Lipari, nova prezidanto, kaj Laura Brazzabeni, nova sekretario. Ne tiel novaj tamen laŭ aktiveco, des pli ke la kasisto (anstataŭ Maurelli) fariĝis... Renato Corsetti. Ŝajnas ke ĝenerale la pli (eĉ plej) maljunaj marĝernigis la pli kaj plej junajn.

[HeKo 564 9-A, 21 sep 14]

Emanuele Regano komentarias:
Laŭ la HeKomuniko ege gravis por elektoj de la voĉdonantoj pasintaj interrilatoj de IEF kun Kosmo; fakte laŭ IEJ ne nepre tio estis kerna afero pro kiu tiaj estis la elektoj. Sed nepre laŭ IEJ gravas kaj multe valoras ke multaj junuloj (kaj inter ili mi) estis [re]elektitaj: tio certe povos alporti al IEF novajn ideojn kaj pli fortan subtenon de junulaj projektoj pere de pli granda kunlaboro inter IEJ kaj IEF!

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0449 s s 
  Total: 0.0583 s s