Esperanta Civito

Esperantistino en pola gazetara pilorio

La polaj amaskomunikiloj ree interesiĝas pri s-ino Małgorzata Handzlik, eksparlamentanino de Eŭropa Unio kaj eksedzino de Georgo Handzlik, estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio. Prokuroro ĵus rekomencis la enketon, ĝuste ĉar s-ino Handzlik perdis la parlamentanan imunecon.

Laŭ la denunco, ŝi defraŭdis EU-subvencion, pro kio ŝi riskas ĝis ok jarojn da prizono. Sed fakte la akuzo jam utilis al ŝiaj konkurantoj por meti finon al ŝia politika kariero. La defraŭdo efektive estas klasika "bananŝelo": ŝi estus enkasiginta 1.447 eŭrojn pro ne partoprenita kurso pri la hispana lingvo en Malago, antaŭ sep jaroj.

Ĉarma kaj dinamisma virino, Małgorzata Handzlik parolas esperanton kaj ofte vizitis Esperantion kun sia familio; interalie ŝi ofte estis en Svedio, ĉe la somera lernejo en Karlskoga. Atenton al ŝi dediĉis ankaŭ la revuo "Femina".

[HeKo 565 1-A, 22 sep 14]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0565 s s