Esperanta Civito

Centjara jubileo de Juan Régulo Pérez


Hodiaŭ en la Kulturdomo de Garafía (Kanariaj insuloj - La Palma) inaŭguriĝis ekspozicio omaĝe al la esperantologo kaj eldonisto Juan Régulo Pérez (1914[1933]-1993), kiu naskiĝis ĝuste en la norda paroko de tiu civito. La ekspozicio daŭros ĝis 24 oktobro 2014.

Paralele eblos vidi verkojn de artistoj influitaj de Juan Régulo, kiel la renoma Pedro Fausto. La ekspozicioj estos viziteblaj nur labortage, de lundo ĝis vendredo, 11h00-13h00, ankaŭ 16h0-18h00 marde, ĵaŭde kaj vendrede.

La ekspozicia titolo evidentigas la esperantistecon de Juan Régulo "100 años del nacimiento del primer catedrático español de esperanto".

"Literatura Foiro" dediĉis al la jubileo eseon de c-ano Carlo Minnaja, en la aŭgusta numero 270: "Amble kun Juan Régulo Pérez".

[HeKo 565 7-A, 27 sep 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0452 s s 
  Total: 0.0581 s s