Esperanta Civito

IJK 2017 en Svislando? KCE invitis

Laŭ unuanima decido de sia Komitato, Kultura Centro Esperantista ĵus invitis al Ĉaŭdefono la Internacian Junularan Kongreson por 2017, centa datreveno de la forpaso de Lazaro Ludoviko Zamenhof, en la plej malluma jaro de la unua mondmilito.

Pro tiuj datrevenoj la proponita ĉeftemo estas "Junularo kaj kulturo de paco", kio plej kongruas kun la pacifisma tradicio de la urbo, grava por la ekzisto de Internacia Civila Servo, fondita de la esperantista pioniro Pierre Ceresole, kun la subteno de Edmond Privat. La urbo jam gastigis la sukcesan SAT-kongreson en 2003.

KCE proponas ankaŭ parte novan formulon por la kongreso de TEJO: la kongresanaro manifestacius al la publiko tra la spertoj de rifuĝeja kunvivado pro milito aŭ natura katastrofo.

La Loka Kongresa Komitato koincidus kun la stabo de KCE kaj specife ĝia junulara komisiono. Post longa vegetado la landa sekcio de TEJO en Svislando malfondiĝis komence de 2014, kaj ĝia bonhavo estis donacita al Svisa Esperanto-Societo, kies manko de malhelpo (aŭ pozitiva indiferento) ĝojigus la organizantojn.

[HeKo 565 9-B, 29 sep 14]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0399 s s 
  Total: 0.0523 s s