Esperanta Civito

Paneldiskuto pri seksismo dum ArKonEs 2014


Laŭ invito de la organizantoj, Anna Bartek, Tomasz Chmielik, Zbigniew Galor kaj Ilona Koutny partoprenis en paneldiskuto pri seksismo en Esperantio (tiel en la originalo) dum la lasta, 30a jubilea ArKonEs en Poznano, 27 septembro 2014.

D-ro Galor kunordigis la diskuton, mem enkondukante ĝin sociologie. C-ano Chmielik esploris la demandon el literatura vidpunkto. D-ino Koutny ĝenerale parolis pri la situacio de la virinoj en Esperantio. Sen. Bartek kontribuis kiel komitatano de Feminisma Esperanta Movado (numeroj de "Femina" estis disdonitaj al multnombra publiko ĉi-okaze).

La diskuto enfokusigis la malkontentigan staton de la virina ĉeesto en la gvidaj organoj de la esperanto-mondo, kun ĝenerala konstato ke escepte bonas la situacio ĉe la Esperanta Civito. Se ĉi-lastan klarigas la interna demokratio de tiu subjekto, la plendindan staton en Sennacieca Asocio Tutmonda, Universala Esperanto-Asocio kaj Akademio de Esperanto ne klarigas nur eventuala demokratia deficito, sed ankaŭ aliaj specifaj kialoj.

SAT, pro sia klasbatala tradicio, duarangigus la feminisman temaron. Ĉe UEA kulpus la balotmetodo kaj la manko de stimulo al virinaj kandidatigoj. AdE plej seksismas interalie pro sia koopta sistemo. Neniu parolis negative pri la Civito. Neniu aludis al la situacio en TEJO.

Sen. Bartek donis plurajn informojn pri la aktiveco de FEM kaj la enhavo de "Femina", ĉefredaktata de c-ino Perla Martinelli.

(Anna Bartek)

Legu pli en "Femina" kaj "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 566 5-B, 4 okt 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0592 s s