Esperanta Civito

Julian Modest ĉe la literatura kafejo en Budapeŝto


Post salutvortoj de Anna Bartek kaj prezento de Georgi Mihalkov, en intervjua formo disvolviĝis la 18a literatura kafejo hodiaŭ en Budapeŝto. Al la demandoj de Anna Bartek respondis nia Julian Modest. Al la publiko Julian Modest laŭtlegis la rakonton "Budapeŝto", lige kun rememoro pri la eventoj en oktobro 1956.

La ĉeestantoj (dudeko da literaturamantoj) aŭskultis ankaŭ dekminutan fragmenton el lia dramo "Ni vivos", pri la lastaj tagoj el la vivo de Lidia Zamenhof, helpe de la bibliotekistino. Al la demando  "Kion vi celis per tiu ĉi dramo?" Julian Modest respondis, ke estas tre proksime al li la sorto de la familianoj de L. L. Zamenhof en tiu terura dua mondmilito.

El la publiko alvenis demandoj de Ivan Bujdosó, Imre Szabó, Blazio Vaha kaj Anna Besenyei. Por iom gajigi la etoson post la pezaj temoj d-ro Endre Dudich laŭtlegis bonhumoran novelon de nia bulgara gasto.

La venonta literatura kafejo omaĝos al la 70-jara datreveno de c-ano István Nemere.

(Fajszi Amika Rondo fondumo)

[HeKo 567 4-B, 23 okt 14]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0157 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0598 s s