Esperanta Civito

Institut Zamenhof en aktiva jarfino


La 20an de decembro kunvenis la geinstruistoj de Institut Zamenhof por taksi la provekzamenojn okazintajn kaj ankaŭ pripensi la laborojn ĝis la veraj ekzamenoj de la jaro. En la unua klaso de la elementa nivelo sukcesis 18 gelernantoj el 24. 30 el 34 sukcesis en la dua klaso, 25 el 34 en la tria, 19 el 23 en la kvara, dum 5 el 25 en la kvina. En la unua klaso de la meza nivelo (kolegio) sukcesis 27 gelernantoj el 54. En la dua klaso sukcesis 27 el 46, en la tria 17 el 49, dum 3 el 31 en la kvara klaso. Tiuj provekzamenoj montras, ke la laboroj estas plibonigendaj kaj la respondeculoj de la instruado en la lernejoj jam ekagas tiusence.

La 22an de decembro okazis Zamenhofa festo. Tiu tago estis la lasta de la unua trimestro de la lerneja jaro. Estis aparta programo el futbalmatĉo, diversaj ludoj de la gelernantoj, kunveno de la instruistoj kun gepatroj de gelernantoj de la lasta klaso de la meza nivelo, pikniko, dancoj, skeĉoj kaj proklamado de la rezultoj de la provekzamenoj al la gelernantoj kaj ties gepatroj. La tago estis multkolora, kaj gepatroj, kvankam nescipovantaj esperanton, komprenis la mesaghon de la esperantaj skeĉoj de gelernantoj. Tiuj ĉi promesis doni tiujn kolorojn ankaŭ al la 14a Togolanda Kongreso.

De la 23a ĝis la 25a de decembro 2006 okazis la 14a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso). Partoprenis ĝin ĉirkau sesdek esperantistoj, inter kiuj estas 27 gelernantoj kaj 6 laborantoj de Instituto Zamenhof. La kultura vespero kaj malfermo de la kongreso estas agrabligitaj per la skeĉoj, kantoj, poemdeklamoj de la gelernantoj de IZo. La futbalteamo, kiu ludis dum la kongreso gajnante per tri goloj kontraŭ nul, konsistis grandparte el lernantoj de IZo. En la novan estraron de JOTE (Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj) eniris unu ekslernanto de IZo, dum du el ties instruistoj eniris la novan estraron de UTE.

Kontribui en la disvastigo de esperanto en Afriko estas unu el la celoj de IZo. Tial ĉi zorgante pri la gelernantoj ke ili bone edukiĝu laŭ la oficialaj instruprogramoj en Togolando, Institut Zamenhof ankaŭ "fabrikas" esperantistojn, kiuj jam aperas ĉe la supro de la movado en Togolando.

(fonto: KomACE)

[HeKo 320 6-B, 8 jan 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.2200 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.2653 s s